Komunumo Šalčininkai

komunumo en Litovio
Šalčininkai
blazono de Šalčininkai situo en Litovio
Bazaj datumoj
ŝtato:  Litovio
distrikto: distrikto Vilno (ĝis julio 2010)
administra centro: Šalčininkai
nombro de loĝantoj: 29 342 (en 2023)
en la urbo mem:: 6 715 (stato 2020)
areo (komunumo): ĉ. 1491 km²
internacia telefona prefikso: (+370) 380
koordinatoj: 54° 19' norde, 25° 23' oriente

Šalčininkai estas subdistrikta komunumo en la pleja oriento de Litovio, proksime al la limo kun Belorusio - ĝia administra centro estas la samnoma urbo Šalčininkai. Komunumo kaj urbo ekde 1995 ĝis 2010 apartenis al la tiutempe ekzistanta distrikto Vilnius (Vilno). En 2023 en la komunumo vivis 29 342 loĝantoj, el tio komence de 2020 en la urbo mem 6 715. Skribe la urbo unuafoje menciiĝis dum la jaro 1311. Krome en la komunumo ankoraŭ ekzistas du pliaj urboj, Baltoji Vokė kaj Eišiškės.

En la komunumo Šalčininkai vivas pluretna loĝantaro el litovoj, poloj, belorusoj, rusoj kaj romaoj. Ene de Litovio, la komunumo havas unu el la plej grandaj polaj komunumoj. Dum junio 2003 ekestis interkonsento pri urbopartnereco kun la urboj Łowicz kaj Żnin en Pollando.

Eksteraj ligiloj redakti