Ján Vajs

slovaka esperantisto
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Ján Vajs (naskiĝis la 21-an de junio 1953 en Palúdzka, mortis la 15-an de septembro 2021 en Liptovská Porúbka) estis slovaka esperantisto, speleologo kaj vojaĝanto. Li agadis en la Esperanto-movado precipe en Slovakio (Liptova Esperanto-klubo) kaj praktike uzis la lingvon en sia profesia vivo kaj siaj hobioj.

Ján Vajs
Ján Vajs - LKK de UK 2016.jpg
Persona informo
Aliaj nomoj Johano Blanka
Naskiĝo 21-an de junio 1953 (1953-06-21)
en Palúdzka
Morto 15-an de septembro 2021 (2021-09-15) (68-jara)
en Liptovská Porúbka, Flag of Slovakia.svg Slovakio
Lingvoj Esperanto
Nacieco slovako
Ŝtataneco Slovakio
Okupo
Okupo esperantisto
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Al Esperanto li dediĉis sin ekde 1982, kiam li komencis studi korespondan kurson gvidatan de Milan Zvara. Li daŭrigis la lernadon en kursoj gvidataj de Anton Zachariáš kaj Miloslav Rybín kaj dum Somera lernejo (SELE) en Eger (Hungario), kie li studis sub gvido de Dimitar Dimitrov. En 1983 li sukcese faris asociajn ekzamenojn kaj ekde tiu tempo aktivis en la Esperanto-movado. En la sama jaro li jam partoprenis internacian lernejon por funkciuloj de Esperantaj organizaĵoj (KIK) en Varna (Bulgario). Li agadis en Esperanto-klubo Liptovský Mikuláš kiel vicprezidanto. Poste li laboris kiel prezidanto de Mezslovakia komitato de SEA kaj sekretario de Slovakia Esperanto-Asocio (SEA). Post malapero de SEA li estis en 1995 kunfondinto kaj unua prezidanto de Mezslovakia Esperanto-Ligo (MEL). En 1997 li estis inter kunfondintoj de Slovakia Esperanta Federacio (SKEF), kiun li prezidis dum la jaroj 1998–2001[1]. Poste li laboris kiel sekretario de Liptova Esperanto-Klubo kaj kiel viprezidanto de LKK de la 101-a Universala Kongreso de Esperanto (2016).

Li forpasis neatendite dum grupa bicikla ekskurso merkrede la 15-an de septembro 2021 ĉirkaŭ 12:30. Pasinte la ŝtonminejon apud Malužiná, puŝante sian biciklon supren al la montara selo Svidovské sedlo en ĉeesto de alia esperantisto, li estis trafita de subita, forta kaj ampleksa koratako. Malgraŭ tuja profesia helpo li mortis surloke.[2] Tiu areo situas sur la teritorio de la komunumo Liptovská Porúbka.

Apliko de EsperantoRedakti

SpeleologioRedakti

Vajs apartenis al internacia fakgrupo de speleologoj praktike uzantaj la lingvon. Kadre de la fakagado li iniciatis organizadon de Speleotendaroj. Li kunorganizis kaj partoprenis kvin speleotendarojn en Slovakio (trifoje en la montaro Malaltaj Tatroj, unufoje en la montaro Altaj Tatroj) kaj Hungario (en la montaro Mecsek). Li partoprenis speleologiajn ekspediciojn, dum kiuj estis kunigitaj Esperanto kaj speleologio:

  • RODOPY 89' (Bulgario)
  • KONTAKT 90' (Aŭstrio kaj Italio)
  • MONT BLANC 91' (Svislando, Francio)
  • GIBRALTÁR 92' (Hispanio, Ĝibraltaro)
  • AGUJ 94' (Mongolio).

Vajs kontribuis al farado de speleologia fakvortaro kaj al la faka bulteno Vesperto.

Pri speleologio li prelegis inter aliaj dum KAEST (2010, 2012, 2014).

KooperativismoRedakti

Vajs estis membro de Internacia Kooperativa Esperanto-Organizo (IKEO). Li partoprenis kelkajn konferencojn kaj renkontiĝojn de IKEO kaj gvidis ĝian nacian branĉon. Li kontribuadis al oficiala eldonaĵo de IKEO.

Vojaĝado kaj turismoRedakti

Baze de uzo de Esperanto Ján Vajs iniciatis, organizis kaj partoprenis kelkajn vojaĝajn kaj turismajn projektojn:

  • 12 monatoj – 12 montopintoj (piedturismo tra slovakaj montaroj en 2004)
  • Danuba ciklovojo (biciklado laŭ rivero Danubo de ĝia fonto ĝis Nigra maro)
  • Sukcena vojo (biciklado de Balta maro ĝis Adriatika maro)
  • La plej altaj montaroj de EU (27 pintoj en membrolandoj de EU)

Kune kun aliaj esperantistoj li elportis verdan flagon al multaj montopintoj, i.a. sur Fuĵi-monton (3776 m, Japanio) dum la 92-a UK en Jokohamo (2007), Ararato (5137 m, Turkio) kaj Damavando (5671 m, Irano) en 2008, Jebel Toubkal (4176 m, Maroko). Ján Vajs praktike uzis Esperanton dum vizito de 73 landoj en 6 kontinentoj. Li partoprenis 11 UK-ojn.

Redakta laboroRedakti

SubtatranoRedakti

Esperanto-klubo en Liptovský Mikuláš eldonadis en la jaroj 1984–1989 kluban informilon Subtatrano en eldonkavnto 80 ekzempleroj. Ĝi estis la komuna informilo por 6 kluboj kaj rondetoj de Liptov-regiono. Vajs estis ĝia kunredaktoro en la unua periodo kun Alojz Lutonský kaj Miloslav Rybín, kaj en la dua periodo kun Elena Beňová kaj Anna Fullová. Poste li priskribis ĝian historion kaj bibliografion.

Esperantisto SlovakaRedakti

En 1999–2001 li estis membro de redakta konsilantaro de tutslovakia gazeto Esperantisto Slovaka. En 2008–2010 li estis ĝia respondeca redaktoro. En la gazeto li publicis seriaĵojn de kontribuoj pri Spuroj de Esperanto en Slovakio, pri Tre gravaj personoj kaj artikolojn sciigantajn pri interesaĵoj de Slovakio kaj per kio slovakoj kontribuis al la mondo.

Aliaj Esperantaj periodaĵojRedakti

Vajs estis membro de redaktejo de Kooperativa Stelo, oficiala eldonaĵo de IKEO eldonata en Esperanto inter 1981 kaj 1994 kaj de la redaktejo de Vesperto, oficiala bulteno de speleologia fakgrupo eldonata dum 1988–1991.

VerkaroRedakti

Originalaj verkojRedakti

  • Vajs, Ján: ESPERANTO NA LIPTOVE v rokoch 1980 - 1985, samizdato, L. Mikuláš 1990, slovake
  • Vajs, Ján – Zvara, Milan: GVIDLIBRO 1991-1993, SEA Poprad, 1991, samizdato,
  • Vajs, Ján: MEMORLIBRO, EK L. Mikuláš, 1992, samizdato
  • Vajs, Ján: E. V. TVAROŽEK, LEK en eldonserio Personecoj de Esperanto, 1998,
  • Vajs, Ján: ŜAFAĴOJ, Biblioteko de G. F. Belopotocký L. Mikuláš, 2002, ISBN 80-85702-62-2
  • Vajs, Ján: LA DUA DECENIO, RV print Uhorská Ves, 2002, ISBN 80-968908-0-8
  • Vajs, Ján kaj kolektivo: PLENA ILUSTRITA ĈEVALO. Espero por LEK, Partizánske, 2006, ISBN 80-969042-9-9

TradukojRedakti

ReferencojRedakti

  1. SKEF: Dejiny.
  2. Liptova Esperanto-klubo. Alirita 2021-09-16.

Eksteraj ligilojRedakti