Kooperativa Stelo estis eldonaĵo en Esperanto inter 1981-1994.

Eldonis ĝin Hungara Esperanto-Asocio (kaj Organo de Internacia Kooperativa Esperanto-Organizo) kiel manuskripton en Békéscsaba.

Redaktoro estis (1988) Árpád Abonyi-Nagy, lingva revizianto Imre Szabó.

Post la malapero de kooperativoj, ŝtata apogo en la eks-socialismaj landoj, ĝi ne plu aperis. Lasta apero okazis verŝajne en 1994.