Palúdzka

parto de la urbo Liptovský Mikuláš, Slovakio

Palúdzka (hungare Kispalugya) estas vilaĝo kaj urboparto de Liptovský Mikuláš en Slovakio.

Palugyay-kastelo

Situo redakti

Palúdzka situas en okcidenta parto de la urbo, rekte sur la bordo de la akvorezervujo Liptovská Mara. Norde kaj oriente randas ĝin la rivero Váh, kiu nordokcidente de la centro de Palúdzka eniras la akvorezervujon. Proksimume meze de la urboparto trafluas ĝin en la sudnorda direkto rivereto Demänovka.

Historio redakti

Unua skriba mencio pri la vilaĝo venas de la jaro 1282, kiam Palúdzka estis randa parto de la hodiaŭ jam subakvigita vilaĝo Paludza. En 1960 Palúdzka fariĝis urboparto de Liptovský Mikuláš.

Vidindaĵoj redakti

Esperanto redakti

Palúdzka estis naskiĝloko de Ján Vajs (1953–2021), gvida figuro de la Esperanto-movado en la Liptov-regiono.

Referencoj redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Palúdzka en la slovaka Vikipedio.