Orienttimora krizo de 1999

La orienttimora krizo de 1999 komenciĝis post la 30-a de aŭgusto 1999 per atakoj de kontraŭ-sendependecaj batalemuloj kontraŭ civitanoj kaj iĝis ĝenerala perforto, ĉefe en Dilo, ĉefurbo de Orienta Timoro.

La krizo ekis post kiam plimulto de la voĉdonintoj elektis sendependecon disde Indonezio. Ĉirkaŭ 1.400 civiluloj mortis. UN-armeo, konsistanta ĉefe el aŭstralianoj, iris al Orienta Timoro por restarigi kaj konservi pacon.

Detaloj redakti

Vidu ankaŭ redakti