Łukasz DYCZKO (naskiĝis la 15-an de septembro 1997 en Gorlice) – pola saksofonisto, gajninto de la 18-a Eŭrovido-Kantokonkurso por Junaj Muzikistoj en 2016, organizatan ĉiun duan jaron de la Eŭropa Unio de Radio kaj Televido

Łukasz Dyczko
Persona informo
Naskiĝo 15-an de septembro 1997 (1997-09-15) (26-jaraĝa)
en Gorlice
Okupo
Okupo muzikisto • saksofonisto
vdr

Edukado redakti

En la dua klaso de fundamenta lernejo Łukasz Dyczko lernis ludi kun fluto. En 2007 komencis ludon kun saksofono en Ŝtata Muzika Lernejo de la 1-a grado je la nomo al Ignacy Jan Paderewski en Gorlice. Li finis Ŝtatan Ĝeneralklerigan Muzik-Lernejon de la 2-a grado je la nomo al Karol Szymanowski en Katowice, en la klaso de saksofono. De 2013 estas stipendiisto de Landa Fonduso favore al Infanoj, Fondaĵo „Pro Musica Bona” kaj Fondaĵo „Sapere Auso”. Ankaŭ ricevis stipendion de Ministerio pri Kulturo kaj Nacia Heredaĵo.

Kariero redakti

En 2013 Łukasz Dyczko gajnis la unuan lokon en Internacia Muzika Konkurso „Marco Fiorindo”, organizitan en Torino. En 2014 akiris la unuan lokon en la 11-a Internacia Saksofona Festivalo en Przeworsk, kaj ankaŭ la unuan lokon en la 1-a Silezia Saksofona konkurso en Katowice. En 2015 iĝis laŭreato de la unua loko en la 10-a Tutpollanda Konkurso de Junaj Instrumentistoj je la nomo al Stefania Woytowicz en Jasło.

En 2016 gajnis la 2-an Internacian Saksofonan Konkurson en Vroclavo. Aprile de la sama jaro gajnis la titolon de Juna Muzikisto de la Jaro 2016 danke al plenumo de "Rapsodio kun aldsaksofono" de André Waignein, pro kio iĝis reprezentanto de Pollando en la 18-a Konkurso de Eŭrovido por Junaj Muzikistoj, organizitan en Kolonjo. La 3-an de septembro aperis en finalo de la spektaklo, kie akiris finfine la unuan lokon danke al plenumo de la komponaĵo „Rapsodio kun saksofono kaj orkestro” de André Waignein, gajnante premion de 10 mil eŭrojn kaj inviton al komuna koncerto kun simfonia orkestro de radio- kaj sendstacio Westdeutscher Rundfunk. Kelke da monatoj pli frue, en majo li gajnis la duan lokon en la 37-a Konkurso de Juna Muzikisto en Szczecinek kaj akiris Grand Prix en la 3-a Tutpollanda Konkurso de Blovinstrumentoj en Sosnowiec.