Manuel Maria Barbosa du Bocage
Manuel Maria Barbosa du BOCAGE (1765 - 1805) naskiĝis en Setúbal, Portugalio, filo de advokato kaj francino. Li aliĝis al la Reĝa Akademio de la Mararmeo kiam li havis 14 jarojn kaj enŝipiĝis al Hindio (Barato) en 1786. Li loĝis dum 2 jaroj en Goao kaj revenis al Lisbono 25-jaraĝa. En Lisbono, li vivis diboĉe kaj malstabile. Li iĝis membro de "Nova Arcádia" kie li estis konata kiel Elmano Sadino. Liaj rilatoj kun Arcádia tamen ne estis pacaj kaj kiam li eksiĝis, li feroce atakis ĝin en kelkaj versoj. Lia tro kritikema temperamento fine kondukis lin al malliberejo Limoeiro, sed li sukcesis translokiĝi al la monaĥejo de São Bento, kie li mortis malriĉa kaj malsana.
Manuel Maria Barbosa du Bocage | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 15-an de septembro 1765 en Setubal, ![]() | |
Morto | 21-an de decembro 1805 (40-jaraĝa) en Lisbono, ![]() | |
Lingvoj | franca • portugala vd | |
Ŝtataneco | Reĝlando Portugalio ![]() | |
Familio | ||
Patro | José Luís Soares de Barbosa (en) ![]() ![]() | |
Patrino | Mariana Joaquina Caetana Xavier l'Hedois Lestof du Bocage (en) ![]() ![]() | |
Gefratoj | Gil Francisco Xavier Barbosa du Bocage (en) ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() | |
Profesio | ||
Alia nomo | Elmano Sadino vd | |
Okupo | poeto verkisto tradukisto ![]() | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Manuel Maria Barbosa du Bocage estis kuzo de la zoologo kaj botanikisto José Vicente Barbosa du Bocage.
Kelkaj verkoj
redaktiRimas, parto 1 (Rimoj 1791), Rimas, parto 2 (1799) kaj Rimas, parto 3 (1804). En 1811 oni publikigis lian "Obras Completas" (Plenan Verkaron) en Rio de Janeiro. Fariĝis famaj liaj sonetoj, epigramoj kaj apologioj.