José Vicente Barbosa du Bocage

José Vicente Barbosa du Bocage (Funchal, Madeira, 2a de majo 1823 - Lisbono, 3a de novembro 1907) estis portuguala zoologo kaj politikisto. Li estis zorganto pri zoologio en la Muzeo de Natura Historio en Lisbono. LI publikigis nombrajn verkojn pri mamuloj, birdoj kaj fiŝoj. En la 1880-aj jaroj li estis nomumita Ministro de Maro kaj poste, Ministro de Eksteraj Rilatoj de Portugalio.

José Vicente Barbosa du Bocage
Persona informo
Naskonomo José Vicente Barbosa du Bocage
Naskiĝo 2-an de majo 1823 (1823-05-02)
en Funchal
Morto 3-an de novembro 1907 (1907-11-03) (84-jaraĝa)
en Lisbono
Lingvoj portugala
Ŝtataneco Reĝlando Portugalio
Alma mater Universitato de Koimbro
Familio
Patro João José Barbosa du Bocage
Patrino Josefa Teresa Pestana
Frat(in)o João Barbosa du Bocage
Okupo
Okupo zoologopolitikistoverkisto • natursciencisto
vdr

Biografio redakti

De 1839 ĝis 1846, Bocage studis en la Universitato de Koimbro. Ĝi iĝis profesoro pri zoologio de la Politeknika Lernejo de Lisbono (poste Fakultata de Sciencoj de la Universitato de Lisbono) en 1851, kie li instruis dum pli ol 30 jaroj. En 1858, li iĝis ankaŭ la scienca direktoro kaj zorgisto pri Zoologio de la Muzeo de Natura Historio de la Politeknika Lernejo.

Lia laboro en la Muzeo konsistis en la akiro, priskribo kaj kunordigo de la kolektoj, multaj el kiuj alvenis de la portugalaj kolonioj en Afriko, kiel Angolo, Mozambiko, ktp., senditaj de elstaraj naturalistoj kiel José Alberto de Oliveira Anchieta (1832–1897). Tiucele, Bocage normigis la procedurojn por kolekti, prepari kaj sendi specimenojn al la Muzeo, en sia teksto Instrucções Practicas sobre o Modo de Colligir, Preparar e Remetter Productos Zoológicos para o Museu de Lisboa (1862).

En 1860, li sukcesis ekhavi kelkajn kolektojn kiuj estis retiritaj el la Muzeo dum la invado de Portugalio dum la Napoleonaj militoj fare de la franca naturalisto Étienne Geoffroy Saint-Hilaire (1772–1844), kiuj inkludis altvalorajn ekzemplerojn kolektitajn de la portugala naturalisto Alexandre Rodrigues Ferreira (1756–1815) en Brazilo.

En 1875, li estis elektita vicprezidento de la "Academia Real das Ciências de Lisboa". Li retiriĝis de la eduka kaj scienca aktiveco en 1880, sed restis direktoro de la Muzeo, ĝis sia dediĉo al politiko, unue kiel ministro de pri kolonio kaj poste kiel Ministro de Eksteraj Rilatoj, el 1883 ĝis 1886.

Bocage publikigis pli ol 200 artikolojn pri taksonomio de mamuloj, birdoj, reptilioj, amfibioj, fiŝoj, kaj pri multaj aliaj. Li zorgis pri la identigo de multaj novaj specioj, kiujn li nomis interkonsente kun la malkovrinta naturalisto (por ekzemplo, dekoj da novaj specioj ricevis la epiteton anchietae).

José Vicente estis kuzo de la poeto Manuel Maria Barbosa du Bocage (1765–1805).

Kelkaj verkoj redakti

  • A ornitologia dos Açores, 1866
  • Aves das possessões portuguesas d’ Africa occidental que existem no Museu de Lisboa, da 1ª à 24ª lista, 1868 a 1882
  • Lista dos répteis das possessões portuguesas d’ Africa occidental que existem no Museu de Lisboa, 1866
  • Notice sur un batracien nouveau du Portugal, 1864
  • Diagnose de algumas espécies inéditas da família Squalidae que frequentam os nossos mares, 1864
  • Peixes plagiostomos, 1866
  • Ornithologie d’ Angola, 1881 kaj 1877
  • Herpethologie d’ Angola et du Congo, 1895

Bibliografio redakti

  • Almaça, C. 1987. A Zoologia e a Antropologia na Escola Politécnica e na Faculdade de Ciências (até 1983). En: Fac.Ciências da Univ.Lisboa. Passado/Presente e Perspectivas Futuras, 150º aniversário da Escola Politécnica, 75º aniv.Fac. Ciências, 293-312.
  • Burnay E. 1903. Comemorações Sociaes – O conselheiro Barboza du Bocage. Boletim da Sociedade de Geographia de Lisboa, 21ª serie, nº 7:245-253
  • Osório, B., 1915. Elogio Histórico do Illustre Naturalista e Professor J.V.Barboza du Bocage. Memórias do Museu Bocage: 1-42

Eksteraj ligiloj redakti