Alexandre Rodrigues Ferreira

Alexandre Rodrigues Ferreira (1756-1815) estis portugala katolika prelato, 6-a episkopo de la diocezo São Luís (1739-1747) kaj 1-a Episkopo por la diocezo de Mariana (1748-1762), en Brazilo. Doktoro pri teologio de la Universitato de Koimbro, en 1726, li estis nomumita rektoro en 1728 de Dom Johano la 5-a. Li estis majstro de la novicoj ĉe la Reĝa Monaĥejo de Alcobaça ĝis plena enoficigo al la diocezo de Maranjono, en Brazilo. La skribaĵoj de Alexandre Rodrigues Ferreira servis kiel bazo por la raportoj de Joaquim Nabuco pri la disputo inter Brazilo kaj Brita Gujano (1903).

Alexandre Rodrigues Ferreira
"Viagem Philosophica" de Alexandre Rodrigues Ferreira, verko eldonita en 1792.
"Viagem Philosophica" de Alexandre Rodrigues Ferreira, verko eldonita en 1792.
Persona informo
Naskiĝo 27-an de aprilo 1756 (1756-04-27)
en Salvador de Bahio, Brazilo
Morto 23-an de aprilo 1815 (1815-04-23) (58-jaraĝa)
en Lisbono, Portugalio
Lingvoj portugala vd
Ŝtataneco Brazilo vd
Alma mater Universitato de Koimbro
Profesio
Okupo esploristo • botanikisto • natursciencisto vd
Laborkampo natural science vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Naskita la 27-an de aprilo 1756 en Salvador, Bahio, Ferreira studis en Koimbro, kie li diplomiĝis en 1778 ĉe la Naturscienca Fakultato. Lia bonega agado kaptis la atenton de Domenico Vandelli (1735-1816), itala naturisto, kiu laboris por la portugala registaro.

Komisiita de verkado pri natura historio de la portugalaj kolonioj, Vandelli organizis ekspediciojn al Mozambiko kaj Angolo kaj nomumis Rodrigues Ferreira kiel estro de la ekspedicio, kiu venis al Brazilo kaj turneis la kapitanecojn de Grão-Pará, Rio Negro, Mato-Grosso kaj Cuiabá.

La Filozofa Ekspedicio forlasis la havenon de Lisbono la 1-an de septembro 1783, kunportante, inter aliaj, la skribistojn José Joaquim Freire, Joaquim José Codina, kaj la botanikan ĝardeniston Agostinho Joaquim do Cabo.

La ekspedicio atingis Belém la 21-an de oktobro, 1783 kaj daŭris naŭ jarojn. Ekde ĝi, pluraj verkoj kaj notoj pri la amazona regiono estis generitaj, registrante informojn pri la faŭno, flaŭro kaj ĝiaj loĝantoj.

Kun la morto de Ferreira, la 23-an de aprilo 1815, la manuskriptoj, kiuj restis en Portugalio, estis metitaj sub la gardon de la "Reala Muzeo d'Ajuda". La dokumentaro restis en la muzeo ĝis 1838, tiam kiam ili estis transdonitaj al la "Reĝa Akademio de Sciencoj".

En la lastaj du jarcentoj, la dokumentoj estis disigitaj inter diversaj institucioj kaj kolektantoj, inkluzive de la Nacia Biblioteko de Rio-de-Ĵanejro, kiu ebligis ilian publikigon.

Verkaro redakti

  • Viagem ao Brasil. A Expedição Philoshophica pelas Capitanias do Pará, Rio Negro, Mato Grosso e Cuyabá. 1792

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti