Ago favore al alia persono por kompensi la damaĝon, kiun oni kaŭzis al tiu persono. Tio povas okazi per

  • rekta ripar(ig)o de la domaĝo
  • pago de mono

Fakte pago de mono estas la pli ofta formo ankaŭ en ŝtatoj, kies juro difinas la rektan riparon kiel normala, sed lasas elekton al la damaĝita persono (ekz. Germanio). Se la damaĝo estas malplivalorigo de objekto, damaĝkompenso estas ĝuste tiu valordiferenco. Se estas neniigo aŭ difektado de objekto, la pagenda sumo estas la mono por ripari aŭ reaĉeti ĝin. Pli malfacile estas damaĝo al korpo. Krom sanigaj aŭ flegaj kostoj (aŭ, en plej malagrabla sed ne plej multekosta kazo, entombigo) ofte estas postulebla kompenso pro doloro (dolorkompensa mono). Ties alteco tre varias laŭ nacia juro. Aparte fama pro altaj pagoj estas Usono (vidu ankaŭ la artikolon pri Stella Liebeck).

Kompensdevo redakti

Plej ofte damaĝkompenso okazas pro jura devo. Tiu devo ekzistas

  • ĉe intence farita damaĝo kadre de malpermesita ago aŭ en formo de neplenumo aŭ malbona plenumo de kontrakto
  • ofte ankaŭ se tia damaĝo okazas pro neglekto
  • en certaj kazoj ankaŭ ĉe neeviteblaj damaĝoj, precipe se iu kontrakte garantiita rezulto ne efektiviĝas
  • ĉe intence faritaj damaĝoj, kiuj principe estas permesataj, sed nur sub kondiĉo de damaĝkompenso (ekz. ĉe forpreno de tereno en kazoj difinitaj en nacia juro, ekz. por konstrui trafikvojon)

En kelkaj kazoj ekzistas ankaŭ devo kompensi damaĝon, kiun oni ne mem kauzxis. Konkrete la kaŭzinto povas esti:

  • infano, kiun oni edukas (la infano mem estas liberigita de kompensdevo aŭ ne, interalie depende de lia aĝo)
  • helpanto, ekz. dungito
  • besto, kiun oni posedas
  • produktinto de varo, kiun oni vendas aŭ alimaniere disponigas, se la damaĝo konsistas el ties nefunkcio aŭ estas kaŭzita de ĝi

Krome oni povas kontrakte transpreni la devon aŭ mem pagi damaĝkompenson aŭ repagi pagitan monon. Tion precipe faras asekuraj kompanioj (kompensdeva asekuro).