La mokindaj preciozulinoj

La mokindaj preciozulinoj (france Les Précieuses ridicules) estas unuakta satiro de Molière en prozo. Ĝi celas la preciozulinojn, la spritegajn sinjorinojn, kiuj indulgis sin en viglajn konversaciojn, vortludojn kaj, unuvorte, préciosité (preciozeco). Ĝi estis adaptita en lirikan komedion kaj filmon.

La mokindaj preciozulinoj
Origine Les Précieuses ridicules
La mokindaj preciozulinoj
dramatic work
Aŭtoroj
Aŭtoro Molière
Lingvoj
Lingvo franca lingvo
Eldonado
Eldondato 1659
Ĝenro komediosatiro
vdr

Roluloj redakti

  • La Grange — unu el la malakceptitaj svatantoj
  • Du Croisy — la alia malakceptita svatanto
  • Gorgibus — bona burĝo
  • Magdelon — filino de Gorgibus kaj unu el la mokindaj preciozulinoj
  • Cathos — nevino de Gorgibus kaj la alia el la mokindaj preciozulinoj
  • Marotte — servistino de la mokindaj preciozulinoj
  • Almanzor — lakeo de la mokindaj preciozulinoj
  • "Marquis" de Mascarille — la ĉambristo de La Grange
  • "Vicomte" de Jodelet — la ĉambristo de Du Croisy
  • Du portistoj de portseĝo
  • Najbaroj

Temo redakti

Magdelon kaj Cathos estas la aspirantaj preciozulinoj, du junaj virinoj el la provincoj kiuj venis al Parizo serĉante amon kaj spritajn vortludojn.

Gorgibus, la patro de Magdelon kaj onklo de Cathos, decidas ke ili devus edziniĝi kun paro da elstare elekteblaj junaj viroj sed la du virinoj trovas la virojn nerafinitaj kaj ridindigas ilin. La viroj ĵuras venĝi kontraŭ la preciozulinoj.

Sur scenejon venas Mascarille, juna viro kiu ŝajnigas esti sofistika viro de la mondo. Magdelon enamiĝas al li. Denove sur la scenejon venas alia juna viro, Jodelet, al kiu Cathos enamiĝas.

Estas rivelite ke tiuj du viroj, Mascarille kaj Jodelet, estas trompantoj kies realaj identecoj estas kiel ĉambristoj de la unuaj du viroj kiuj estis malestimitaj kaj malaprobitaj.

Kiam la kurteno falas, Gorgibus kaj la preciozulinoj estas hontaj pro falo en la insidon. En la provincoj, la parizaj pretendoj de la fraŭlinoj altiris mokon, dum en Parizo, ilia ŝvelinta provinca naiveco kaj memestimo montriĝis ridindaj.

Esperanta traduko redakti

Referencoj redakti