Antaŭceramika neolitiko

Antaŭceramika neolitikoProtoneolitiko estas periodo de la prahistorio kiu estis disvolvigita en kelkaj regionoj de la nomita Fekunda duonluno kaj, tre probable, en Grekio. La Fekunda duonluno estas nomo uzita de arkeologoj kaj historiistoj por referenci al geografia areo kiu enhavus teritoriojn de la Antikva Egipto, Levantenio, sudoriento de Anatolio, Mezopotamio kaj nordoriento de Persio, konsideritaj de la esploristoj kiel la plej antikva kerno de surloka disvolvigo de la neolitiko. En multaj kuŝejoj de tiu zona estis konstatitaj arkeologie ke la ĉefaj trajtoj de la nomita neolitika revolucio (agrikulturo, brutobredado, malnomadismo, apero de la polurita ŝtono kaj ĝeneraligo de la ceramiko) ne ekokazis samtempe. Estis tempoperiodo, varia depende de la regiono, dum kiu ceramiko ne ekzistis en la setlejoj, sed ja estas dokumentataj la agadoj de produktafo de manĝaĵoj kiuj identigas kiel tia neolitikan socion: nome la agrikulturo kaj la brutobredado.[1]

Mapo de la Fekunda duonluno.
Neolitika hakilo el polurita ŝtono kun tenilo el ligno.

La antaŭceramika neolitiko estas dividebla en du fazoj: nome A kaj B. La inicialoj asociataj estas, respektive: PPNA kaj PPNB (en angla Pre-Pottery Neolithic A kaj B). La preciza kronologio estas malfacile establata, kaj la ekzisto de unu aŭ de la alia fazo, aŭ eĉ de ambaŭ, dependas de la studenda zono kaj de la studantaj esploristoj, ĉar la diversaj arkeoligiaj skoloj establas kronologiojn iom diferencajn.

Aktuale ne estas uzata tiom la termino antaŭceramika, kiu estas foje anstataŭata per tiu de aceramika, pli ĝusta. Tiel, la fazoj povas esti nomitaj per la akronimo ANA por la aceramika neolitiko A (en angla Aceramic Neolithic A) kaj ANB por la aceramika neolitiko B (en angla Aceramic Neolithic B).

Notoj redakti

  1. Fullola, Josep Mª; Nadal, Jordi (2005). «Introducción a la prehistoria. La evolución de la cultura humana». Barcelona (unua eldono) (Ed. UOC). pp. 124,130. ISBN 84-9788-153-2.

Bibliografio redakti