Ŝarĝo

(Alidirektita el Kargo)

Ŝarĝo estas ĝenerale iu ajn pezaĵo portata; pli speciale en la ekonomi-scienco kaj transport-scienco ĝi estas movata aŭ veturigata varo.

Kontenera ŝarĝo ĉe la stacio de Banbury, Anglio (2001).

Laŭ Francisko Azorín ŝarĝi estas Meti sur io pezan korpon.[1] Li indikas etimologion el la latina carricare, el carrus (ĉaro). Kaj li aldonas la terminojn ŝarĝo, por pezaĵo portata de iu, de io, kaj multajn por ŝarĝotipoj, nome unuforma, supozata, konstanta, utila, moviĝanta, izola, pleja, kaj krome ŝarĝomomento, ŝarĝolimo, ŝarĝindikilo, ŝarĝokoeficiento.[2]

Tipoj redakti

Ŝarĝo estas klasifikata laŭ sia speco:

Ŝarĝo estas transportata per diversaj specoj de transporto - ŝipoj, fervojoj, aŭtomobiloj, ktp.

Inter kargoŝipoj diferencigeblas diversaj tipoj - inter ili kontenera ŝipo, ŝutvara ŝipo kaj cisternoŝipo. La ŝarĝokapablo de ŝipo estas la kvanto da tunoj, kiun ŝipo kapablas transporti.

La vorto "kargo" redakti

Apud "ŝarĝo", PIV kaj multaj Esperanto-vortaroj registras la vorton "kargo", kun la signifo "ŝarĝo en unu transportujo (kiel ŝipo, kontenero, trajno, vagono, kamiono kaj aliaj)". Kelkaj opinias tiun vorton superflua, vd. la diskutpaĝon.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 192.
  2. Azorín, samloke.

Eksteraj ligiloj redakti