Obed-kulturo

antikva kulturo en Mezopotamio

La Obed-kulturo (ankaŭ foje nomata Al-Ubaid-kulturo) estas arkeologia nomigo por kulturo de la malfrua Ĥalkolitiko en Mezopotamio. Ĝi daŭris de proksimume 5500 ĝis 3500 antaŭ nia erao - tiuj dudek jarcentoj sekve nomatas la Obed-epokoObed-periodo.

Esplora historio redakti

La Obed-kulturo kaj -epoko estas nomita laŭ la loko Tell el-Obed, setleja tumulo en Mezopotamio.

Kronologio redakti

La Obed-kulturo estas difinita per la ceramikaĵoj. Ilia ornamado konsistas el malhelaj, cirkonferencaj bandoj kaj ŝablonoj enmetitaj inter ili. La plenumo de la desegnaĵoj indikas la uzon de turnebla laborplato, sed ankoraŭ ne turniĝanta potista rado. Ceramikaĵoj estis komence nur produktitaj en suda Babilonio. Poste la tekniko disvastiĝis tra la tuta Proksima Oriento ĝis Mersin (Kilikio), Sirio kaj Orienta Anatolio.

Kvar periodoj estas distingitaj surbaze de la ornamado kaj la kolorigo de la ceramiko:

  • Eridu-ceramiko: ĉirkaŭ 5500 antaŭ nia erao
  • Obed I: ĉirkaŭ 5300 antaŭ nia erao
  • Obed II: ĉirkaŭ 4800 antaŭ nia erao
  • Obed III: ĉirkaŭ 4400 antaŭ nia erao
  • Obed IV: ĉirkaŭ 3900 antaŭ nia erao

Tiam komenciĝas la plej malnova etapo de la Uruk-epoko.

Setlejoj redakti

En ĉi tiu periodo, agrikulturo estis jam praktikita en centra Mezopotamio kun la helpo de artefarita irigacio. La plej konataj loĝlokoj de tiu ĉi periodo estas Eridu, Ur kaj la samnoma Tell el-Obed. Domo kun nova arkitektura plano aperas, kiu estos senŝanĝ dum la tuta periodo kaj ankaŭ la poste Uruk-epoko - en ĝi, granda meza salono funkciis kiel funkcia centro kaj distribuejo al la apudaj ĉambroj. Restaĵoj de bitumo kiel fragmentoj de sigelmaterialo por ŝipoj, pli ol 7000 jarojn aĝaj, estis malkovritaj de arkeologoj ĉe neolitika vilaĝo ĉe la rando de laguno apud Kuvajto, ĉe la moderna loko as-Sabijah. Ekzistis verŝajne alteriĝejo por mezopotamiaj komercistoj tie. Estas indicoj ke la ceramiko de la Obed-kulturo, trovita laŭ la Araba Duoninsulo al Barejno kaj Kataro kaj trans la Persa Golfo, estis transportita tien prefere per maro ol per tero.

Socia strukturo redakti

La statusaj diferencoj esprimitaj per malsamaj konstruaĵoj ankaŭ ŝajnas esti novaj. Ekzistis ankaŭ centraj komunumaj konstruaĵoj kiuj evidente ne estis uzitaj por kultaj ritoj. La tute elfosita tumulo Tell Abade estas aparte instrua por la arkeologoj - estas tre verŝajne ke la evoluo de politika kaj/aŭ religia elito jam okazis, t.e. okazis kreo de socia hierarkio.

Ekonomio redakti

Kontrolmekanismoj jam estis uzataj en la ekonomio, kiel pruvas la trovaĵoj de nombriloj kaj sigeloj en larĝa gamo de dezajnoj, precipe el terakoto. La instalo de la kanaloj de irigacio - kvankam en pluva agrikulturo - estis pruvita.

Samtempaj kulturoj redakti

La evoluo en la iranaj altebenaĵoj estis parte simila. La ceramiko estis pentrita kiel en la aliaj partoj de okcidenta Azio - kvankam la ornamaj motivoj estis kutime pli metaforaj ol aliloke. Jam ĉi tie ŝajnas komenciĝi la tradicia ligo inter Mezopotamio kaj Irano. Unuflanke, ekzistos ĉiam kultura ligo en la sekvaj periodoj, kun samtempa sendependa individua evoluo.