Bitumo laŭ PIV estas natura aŭ pirogena miksaĵo de hidrokarbidoj, eventuale kun organikaj derivaĵoj. Ĝi estas akirita per varmigado. Bitumo povas esti gasa, likva aŭ solida, kaj estas solvebla per karbona dusulfido.

Tegmentokovraĵo kun bitumoj

Laŭ Francisko Azorín bitumo estas Tera peĉo, el karbono, hidrogeno k. oksigeno, uzata por fabriki mastikojn, k.c.[1] Kaj li indikas etimologion el latina bitumen. Krome li indikas rilatan terminon kia bitumi, nome "Kovri aŭ ŝmiri per bitumo."[2]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 35.
  2. Azorín, samloke.

Vidu ankaŭ

redakti