Plano (arkitekturo)

Plano estas en arkitekturo la reprezento de korpo (edifico, meblo, peco de maŝino aŭ ajna objekto) sur horizontala ebeno. Ĝi estas akirita pere de paralela projekcio, perpendikulara al la horizontala projekcia ebeno, tiele, sen perspektivo. Estas unu de la ĉefaj reprezentoj de la duedra sistemo, kun la fronta desegno.

Plano de la Katedralo de Amiens.[1]

Laŭ Francisko Azorín plano estas Desegno laŭ skalo, de loko aŭ konstruo.[2] Li indikas etimologion el la latina planus (plano, ebeno). Kaj li aldonas la terminon plani por planoverki, kaj terminojn por planotipoj, nome situoplano, topografia, fundamenta, tegmenta, etaĝa, sekcia, fasada, urboplano, kvotita.[3]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. [https://web.archive.org/web/20050825203103/http://www.owlnet.rice.edu/~hart205/Cathedrals/Plan/plan.html Planoj de romanikaj St-Sernin, Toulouse kaj gotika Notre-Dame, Amiens, kompare kun aliaj planoj de katedraloj.
  2. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 167.
  3. Azorín, samloke.