Buroo Internacia pri Pezoj kaj Mezuroj

Buroo Internacia pri Pezoj kaj Mezuroj (BIPM) (esperanta nomo por france Bureau International des Poids et Mesures (BIPM)) estas kunordiganta normiga organizaĵo pri metrologio. Ĝi estas unu el la tri organizaĵoj, kiuj estis establitaj por prizorgi la Sistemon Internacian de Unuoj (SI) laŭ la preskriboj de la Konvencio pri la Metro (Convention du Mètre).

Buroo Internacia pri Pezoj kaj Mezuroj
emblemo
internacia organizaĵointerregistara organizaĵo
Komenco 20-a de majo 1875 vd
Antaŭe International Time Bureau vd
Lando(j) Francio vd
Sidejo Metropolo Granda Parizo
Adreso 12bis Grande Rue, F-92310 Sèvres
Agareo

Internacia sistemo de unuoj
mezurscienco
mezuro
• weights and measures

Membro de Komuna Komitato por Gvidiloj en Metrologio vd
Lingvoj

franca lingvo

Retejo Oficiala retejo
vdr
Logotipo de BIPM

BIPM estas la internacia mallongigo el la franca de Bureau internacional des poids et mesures, kiu estas uzata ankaŭ en anglalingvaj dokumentoj. Tiu regulo ankaŭ validas por ĉiuj mallongigoj rilataj al mezurado kiel SI, CGPM kaj CIPM. Okaze de dubo pri ĝusta interpreto, validas ĉiam la franca teksto de la dokumentoj, ne la angla traduko.

Laŭ ĝia oficala retpaĝaro:

"→ BIPM havas kiel misio certigi la tutmondan unuformecon de mezuroj kaj sian spureblecon al la Internacia sistemo de unuoj (SI) .

Ĝi laboras sub la aŭtoritato de la Konvencio pri la Metro, kiu estas diplomatia traktato farita de kvindek unu nacioj. Ĝi plenumas sian aktivecon dank'al helpo de iom da Konsultaj Komitatoj, kies membroj estas naciaj laboratorioj pri metrologio en la Membraj Ŝtatoj de la Konvencio pri la Metro, kaj ankaŭ dank'al sia propra laboratoria laboro.

BIPM esploras rilate al mezurado. Ĝi organizas kaj partoprenas en internaciajn komparojn de naciaj mezurilaj etalonoj, kaj faras kalibraĵojn por la Membraj Ŝtatoj."

Ĝi lokiĝas en la Pavilono de Breteuil en Sèvres, kiu estas komunumo apud Parizo, Francio. La pavilono estis inaŭgurita de la reĝo Ludoviko la 14a en 1672.

BIPM ĝuas eksterteritorian statuson, kiu permesis al ĝi ne esti invadita fare de la germanoj dum la dua mondmilito. La prototipoj de la etalonoj de la metro kaj de la kilogramo estas daŭre konservataj tie.

La du aliaj organizaĵoj kiuj prizorgas la SI-mezurunuojn estas:

la Konferenco Ĝenerala pri Pezoj kaj Mezuroj (CGPM, Conférence générale des poids et mesures)

la Komitato Internacia pri Pezoj kaj Mezuroj (CIPM, Comité international des poids et mesures)

Rilataj ligiloj redakti

Konvencio pri la Metro

Sistemo internacia de unuoj

Eksteraj ligiloj redakti