Julio Alonso LLAMAZARES (Vegamián, Provinco Leono, 28 de marto 1955) estas hispana porkina scenaristo, novelisto, rakontisto kaj poeto. Li estis dufoje finalisto de la Nacia Premio de Literaturo de Hispanio pro siaj noveloj Luna de lobos (Lupoluno, 1985) kaj La lluvia amarilla (La flava pluvo, 1988).

Julio Llamazares
Persona informo
Naskonomo Julio Alonso Llamazares
Naskiĝo 28-an de marto 1955 (1955-03-28) (69-jaraĝa)
en Vegamián
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo filma scenaristo
ĵurnalisto
verkisto
scenaristo Redakti la valoron en Wikidata
Verkoj La lluvia amarilla
Luna de Lobos
vdr

Biografio

redakti

Li naskiĝis en la vilaĝo Vegamián, kiu poste estis inundita de diglago. La familio poste translokiĝis al Olleros de Sabero, en la karbomina baseno de Sabero. Li studis juron, sed abandonis tiun profesion por dediĉi sin al ĵurnalismo de gazetoj, radio kaj televido en Madrido, kie li loĝas.

En 1983 li ekverkis Luna de lobos, sia unua novelo (1985), kaj en 1988 publikigis La lluvia amarilla. Ambaŭ verkoj estis finalistaj al la Nacia Premio de Literaturo en la fako Rakontaro. Post tiuj verkoj, en Escenas de cine mudo (Scenoj de muta kino, 1994) literaturigis kelkajn el siaj spertoj de infaneco.

Verkaro

redakti

Julio Llamazares asertis, ke lia rigardo al la realo estas poezia. Lia skribmaniero estas tre ligita al la tero, oni povus diri, ke li estas romantisma verkisto en la origina senco, kiu estas la konscienco de disigo de la homo el la naturo, nome la perdo de fikcia orepoko, ĉar tio neniam ekzistis.

Liajn verkojn karakterizas la intimismo, la uzado de preciza lingvaĵo kaj detala zorgado en la priskriboj. Tial, en ili li aliras al tre diversaĵ ĝenroj, ekzemple la jenaj:

  • la Vojaĝliteraturo,[1] en El río del olvido (La rivero de la forgeso, 1990), kiu rakontas la piedveturadon tra la bordo de la rivero Curueño dum la somero de 1981; kaj Cuaderno del Duero (Kajero de Doŭro, 1999), kroniko de la itinero laŭlonge de la provincoj tra kiuj fluas la rivero, kiu konkludas en Trás-os-Montes (1998), publikita origine laŭ ĉapitroj en la gazeto El País kun la titolo Un viaje portugués (Portugala vojaĝo).
  • la eseo, en rakontoj kiel El entierro de Genarín (La entombigo de G., 1981) aŭ la portretoj de Los viajeros de Madrid (La vojaĝantoj de M., 1998);
  • ĵurnalismaj fakoj kiel la opiniartikolo kaj la raportaĵo, de kiuj oni publikis kompilaĵojn kiel En Babia (1986-1991) kaj Nadie escucha (Neniu aŭskultas, 1991-1995).

Rakontaro

redakti
  • El entierro de Genarín (1981), rakonto
  • Luna de lobos (1985), novelo[2]
  • La lluvia amarilla (1988), novelo[3]
  • Escenas de cine mudo (1994), rakontoj
  • En mitad de ninguna parte (1995), rakontoj
  • Tres historias verdaderas (1998), rakontoj
  • Los viajeros de Madrid (1998), rakontoj
  • El cielo de Madrid (2005), novelo
  • Tanta pasión para nada (2011), rakontoj
  • Las lágrimas de San Lorenzo (2013), novelo
  • Distintas formas de mirar el agua (2015), novelo

Poezio

redakti
  • La lentitud de los bueyes (1979)
  • Memoria de la nieve (1982)

Ĵurnalismo

redakti
  • En Babia (1991)
  • Nadie escucha (1995)
  • Entre perro y lobo (2008)

Vojaĝoj

redakti
  • El río del olvido (1990)
  • Trás-os-Montes (1998)
  • Cuaderno del Duero (1999)
  • Las rosas de piedra (2008)
  • Atlas de la España imaginaria (2015)
  • El viaje de Don Quijote (2016)
  • Las rosas del sur (2018)
  • Primavera extremeña (2020)

Kinscenaroj

redakti
  • Retrato de bañista (1984)
  • El filandón (1985)
  • Luna de lobos (1987)
  • La fuente de la edad (1991)
  • El techo del mundo (1995)
  • Flores de otro mundo (1999)
  • Elogio de la distancia (2009)

Premioj

redakti
  • 1978: Premio Antonio González de Lama
  • 1982: Premio Jorge Guillén
  • 1983: Premio Ícaro
  • 1986: Finalisto Premio Nacional de Literatura
  • 1988: Libro de Oro de la CEGAL
  • 1989: Finalisto Premio Nacional de Literatura
  • 1992: Premio de Periodismo El Correo Español-El Pueblo Vasco
  • 1993: Premio Nonino
  • 1994: Premio Cardo d'Oro
  • 1999: Premio de la Internacia Semajno de la Kritiko en la Internacia Festivalo de Cannes
  1. «Rivers, roads, and technical considerations: the travel books of Julio Llamazares», The Modern Language Review, 1a de julio 2006.
  2. Versión inglesa = Wolf Moon (2017) (en-GB). Alirita 13a de Majo 2017.
  3. Martínez Jiménez, José Antonio; Muñoz Marquina, Francisco; Sarrión Mora, Miguel Ángel (2011). «La narración (III). Personajes, tiempo y espacio». Lengua Castellana y Literatura (Akal). Madrid: Akal Sociedad Anónima. p. 166. ISBN 9788446033677.

Bibliografio

redakti
  • AA. VV.: «El universo de Julio Llamazares», en Cuadernos de Narrativa, 3, Neuchâtel: Université de Neuchâtel, 1998.
  • Alles, Lisbeth Korthals, kaj Montfrans, Manet van: New Georgics: Rural and Regional Motifs in the Contemporary European Novel, Amsterdamo: Rodopi, 2002.
  • Carlón, José: Sobre la nieve: la poesía y la prosa de Julio Llamazares, Madrid: Espasa, 1996.
  • Veres, Luis: «Intertextualidad narrativa en los cuentos de Julio Llamazares», en Espéculo, 19, Madrid: Universidad Complutense de Madrid, 2001.