Sunpluvo

Sunpluvo estas meteologia fenomeno en kiu pluvas dum la suno estas videbla.[1]

Sunsubiro en la Mojave dezerto
Sunpluvo en Oze Nacia Parko, Japanio

Sunpluvo estas kutime la rezulto de akompanaj ventoj asociitaj kun malproksima ŝtormo, blovantaj la pluverojn en areon kie ne estas nuboj, sekve kaŭzanta la sunpluvon. Foje sunpluvo estas kreita kiam ununuran ŝaŭran nubon pasas supren kaj la angulo de la suno eblas la sunbrilon vidiĝi trans la nuboj.

Suno brilanta sur arboj momente antaŭ sunpluvo. Trondheim, Norvegio

Sunpluvoj ofte preparas la aperon de ĉielarko, se la suno estas ĉe sufiĉe malalta angulo.[1]

Cetere, la fenomeno havas larĝan gamon de, foje rimarkinde similaj, folkloraj nomoj en kulturoj ĉirkaŭ la mondo.[2] Ofta temo estas ke bestoj (ofte vulpoj aŭ ŝakaloj) geedziĝas aŭ trompulo geedziĝas al la diablo, kvankam multaj variaĵoj de ĉi tiu temo ekzistas.[3]

Folkloraj nomoj kaj onidiroj redakti

 
Sunpluvo super Waller rivereto en Aŭstino, Teksaso.
  • En la afrikansa, ĉi tiu fenomeno, laŭ la tradicia kredo, estas "Jakkals trou met wolf se vrou", signifanta "ŝakalo geedziĝas al la edzinon de la lupo".
  • En Albanio, Kroatio kaj Svislando, oni diras ke cigana nupto estas okazanta.
  • En Argentino kaj Urugvajo, oni diras ke maljuna virino geedziĝas ("Llueve trompo sol, se casa una vieja"). Oni nomas tiun ankaŭ "El mono del Casamiento de Mirtha Legrand", signifanta "La simio ĉe la geedziĝo de Mirtha Legrand".
  • En Niĝerio, oni diras ke Leonino naskas sian idon.
  • En Efika kulturo de sud-orienta Niĝerio, la leonino naskas malantaŭ onia domo.
  • En Maroko, Alĝerio kaj Tunizo, ĝi estas nomata "la geedziĝo de la lupo" en la araba kaj la geedziĝo de la ŝakalo en la tamzavita.
  • En Bangladeŝo, Okcidenta Bengalio kaj Barato"Khêkshialer biye": "ŝakala (aŭ vulpa) geedziĝo.
  • En la eŭska: "Azeri besta" ("vulpa festeno") aŭ "Azeri ezteia" ("geedziĝo de vulpoj").
  • En Flandrio: la tradicia kredo estas ke sunplovo akompanas diabla foiro.
  • En Brazilo, "Casamento da raposa" (geedziĝo de vulpoj), "Sol e chuva, casamento de viúva", kiu estas rimaĵo kiu signifas "Suno kaj pluvo, geedziĝo de vidvino" aŭ "Chuva e sol, casamento do espanhol" (pluvo kaj suno, geedziĝo de hispano", kiu estas ofte uzita kiel respondo al la unua rimaĵo.
  • En Bulgario, estas onidiro pri urso geedziĝanta.[3] En alaj partoj de la lando homoj diras ke la diablo geedziĝas.
  • En Katalunio oni diras ke la sorĉistinoj kombas siajn harojn, "Les bruixes es pentinen".
  • En Kubo, estas la filino de la diablo kiu geedziĝas ("Se está casando la hija del diablo").
  • En Salvadoro, "la cervo naskas sian idon".
  • En Estonio, la fenomeno estas priskribita kiel "la larmoj de orfoj", kaj la suno estas la avino sekiganta tiujn larmojn.
  • En Etiopio kaj Eritreo, oni diras ke hienido naskiĝas.
  • En Finnlando, ĝi nomiĝas "Ketut kylpevät" aŭ "la vulpoj banas sin".
  • En Francio, ĝi estas "Le diable bat sa femme et marie sa fille" ("la diablo batas sian edzinon kaj geedziĝas sian filinon")[4][5]"Le diable bat sa femme pour avoir des crêpes" ("la diablo batas sian edzinon por havi krespon"). Ambaŭ devenas el la poemo Praeparatio Evangelica.[6]
  • En Galegio, la tradicia kredo estas ke megero, la vulpoj aŭ la lupoj geedziĝas[7].
  • En la germanlingvaj landoj estas larĝa gamo de esprimoj pri sunpluvo, multe rilataj al festeno aŭ geedziĝo en infero. Aliaj onidiroj rilatas al lukto inter la diablo kaj sia familianoj. Alie plu, estas idiomaĵoj pri sorĉistinoj. ("La sorĉistinoj dancas", "La sorĉistinoj bakas patkukojn", "La sorĉistinoj faras buteron"). Cetere estas humuraj versioj kiel: "Leŭtenanto pagas siajn ŝuldojn", "Nobelo iras al la paradizon", "La diablo akiras la animon de advokato" aŭ "Nun la lupoj pisas" [8].
  • En Grekio oni diras "ήλιος και βροχή, παντρεύονται οι φτωχοί. Ήλιος και φεγγάρι, παντρεύονται οι γάιδαροι," kiu signifas "Suno kaj pluvo, la malriĉuloj geedziĝas. Suno kaj luno, la azenoj geedziĝas".
  • En Gujano, ĝi estas konata kiel "Suno-Pluvo".
  • En Haitio, oni diras ke zombio (aŭ la diablo) batas sian edzinon por sala manĝaĵo.
  • En Havajo, ĝi estas konata kiel "fantoma pluvo" aŭ "likva sunbrilo".
  • En la hebrea ĝi nomiĝas "שמש משקרת" (Shémesh meshakéret) – ripozanta suno.
  • En Hungario, ĝi estas konata kiel "veri az ördög feleségét", "la diablo batas sian edzinon".
  • En Indonezio, la fenomeno estas la signo ke iu riĉa kaj fama ulo mortis, do la ĉielo montras sian kondolenco.
  • En Irano ĝi estas konata kiel "..گرگ داره میزاد" kiu signifas "lupo naskas".
  • En Italio oni diras "Piove e c'è il sole, la gatta fa l'amore" kiu signifas "Pluvas kun la suno, la katino amoras".
  • En Jamajko, "la diablo kaj sia edzino luktas por peco de ŝinko".
  • En Japanio, ĝi estas konata kiel "狐の嫁入り" (Kitsune ne yomeiri") aŭ "la geedziĝo de la vulpoj".
  • En Kazaĥio, oni diras ke "malriĉulo riĉiĝis", "Кедей адам байыды".
  • En Kenjo, hienojsimioj geedziĝas.
  • En Koreio, unu ofta termino estas "vulpa pluvo" (여우비), referencante al legendo pri tigro kiu geedziĝas al vulpo, kaŭzante nubo, kiu amis la vulpon, plori malantaŭ la suno.
  • En Latvio oni diras "Saule spīd, lietus līst, vecam vīram kažoks plīst" kiu signifas "La suno brilas, la pluvo falas, maljunula mantelo ŝiriĝas".
  • En Libano, la diraĵo estas "la ratoj geedziĝas".
  • En la mazandarana, ĝi ankaŭ nomiĝas "la geedziĝo de la ŝakaloj".
  • En Makedonio, oni diras ĉu ke "La ciganoj edziĝas" ("Циганка се мажи"), ĉu ke "La ursoj geedziĝas" ("Мечка се жени/мажи").
  • En Maldivoj, ĝi nomiĝas "La pluvo kiu falas kiam nobela pagano mortas".
  • En Malto ĝi estas konata kiel "Twieled Tork" kiu tradukas al "Turka bebo ĵus naskiĝis".
  • En Tunizio kaj Maroko, ĝi estas "La geedziĝo de la lupo" aŭ "La pluvo kaj la suno kaj la geedziĝo de la fraŭlino."
  • En la nepala, ĝi nomiĝas "La geedziĝo de la ŝakalo" aŭ "Gham-paani, gham-paani shyal ko bihe" kiu laŭvorte tradukas al "Sunpluvo, sunpluvo, la geedziĝo de ŝakalo".
  • Ankaŭ en la paŝtuna, ĝi nomiĝas "La geedziĝo de ŝakalo" ("Da gidarh wade")
  • En Panĝabio, ĝi estas "La geedziĝo de unuokula ŝakalo".
  • En Paragvajo, estas la diablo kiu geedziĝas.
  • En Filipinoj, oni diras ke "La tikbalano gedziĝas".[9]
  • En Polio oni diras "La sorĉistino faras buteron" ("Słońce świeci, deszczyk pada, baba jaga masło składa").
  • En Porto-Riko kaj la Dominika Respubliko, oni diras ke sorĉistino geedziĝas.
  • En la rusa kaj la litova, ĝi nomiĝas "Funga pluvo" ("грибной дождь", "gribnoy dozhd"), ĉar folklora kredo estas ke tiaj kondiĉoj estas favoraj al la kresko de fungoj.[10] Ĝi ankaŭ estas nomata "Blinda pluvo" ("слепой дождь", "slepoy dozhd"), ĉar ĝi ne vidas ke ne estas la ĝusta tempo por pluvi.[11]
  • Ankaŭ en Ukrainio, ĝi nomiĝas "грибний дощ (hrybnyj doshch)", "funga pluvo".[10]
  • En Ruando ĝi estas "impyisi yarongoye", "vulpoj geedziĝas".
  • Ankaŭ en la sinhala, ĝi nomiĝas "La geedziĝo de la vulpo" (අව්වයි වැස්සයි, නරියගෙ මගුලයි).
  • En Serbio, Ĝi estas tradicie kredita ke anĝeloj banas, "Анђели се купају" ("Anđeli se kupaju").
  • En Sud-afrika angla, sunpluvo estas "La geedziĝo de simio", prunta-esprimo el la zulua "umshado wezinkawu", kiu havas la saman signifon.[3]
  • En Sudano, la azeno kaj simio geedziĝas.
  • En diversaj afrikaj lingvoj, "leopardoj geeziĝas".
  • En Trinidado kaj Tobago, ĝi nomiĝas "Monkey Marriddin", "Simioj geedziĝas".
  • En Tanzanio, oni diras "Simba anazaa" – laŭvorte "la leonino naskas".
  • En Tajlando, oni diras ke sunpluvo okazas kiam iu forpasas.
  • En Turkio, ĝi nomiĝas "çakal yağmuru" kiu signifas ŝakalan pluvon.
  • En partoj de Britio, la tradicia kredo estas ke simio festas sian naskiĝtagon.
  • En la Suda Usono, la tradicia kredo estas ke sunpluvo okazas kiam la diablo batas sian edzinon. Kontraŭe, regiona kredo de Tenesio estas ke la diablo kisas sian edzinon.[12]
  • En Venezuelo, ĝi nomiĝas 'cachimba'.
  • En la vjetnama, ĝi nomiĝas "mưa bóng mây" (nuba-ombra pluvo).
  • En Zimbabvo, ĝi estas "la geedziĝo de simio".

Barato redakti

  • En la asama, ĝi estas nomata "খঁৰা শিয়ালৰ বিয়া (Khonra xiyaalor biya)", signifanta "la geedziĝo de vulpo".
  • Ankaŭ en la malajala, ĝi estas konata kiel "la geedziĝo de la vulpo" (കുറുക്കന്റെ കല്യാണം).
  • Same, en la odia, ĝi estas nomata tiel-maniere (ଖରା ହେଉଛି ମେଘ ହେଉଛି, ଶିଆଳ ପୁଅ ବାହା ହେଉଛି).
  • En la bengala, ĝi estas la geedziĝo de la blinda vulpo.
  • En la bihara ĝi nomiĝas "siyaar ke biyaah", la geedziĝo de ŝakalo.
  • En la guĝarata, ĝi estas "Naago varsaad", signifanta "nudan pluvon".
  • En la kanara, oni nomas ĝin "ಕಾಗೆ ನರಿ ಮದುವೆ (Kaage Nari maduve)" kiu signifas "korvo kaj vulpo geedziĝas".
  • En la konkana, ĝi estas "la geedziĝo de simioj".
  • En la kumaona, oni diras ke vulpo kaj hundo geedziĝas.
  • En la marata, ĝi nomiĝas "कोल्ह्याचे लग्न (Kolhyache Lagna)" kiu signifas "geedziĝo de vulpo".
  • En Raĝastano, oni diras "Bhoot Bhootni Ra byaa" signifanta "la geedziĝon de 2 fantomoj".
  • En la tamila, oni diras ke "La vulpon kaj la korvon geedziĝas" (காக்காவுக்கும் நரிக்கும் கல்யாணம்).
  • En la telugua, oni diras "ఎండా వానలో కుక్కల, నక్కల పెళ్ళి (Yenda Vanalo, kukkala nakkala pelli)" kiu signifas "Hundoj kaj vulpoj geedziĝas sub la sunpluvo". Ĝi ankaŭ estas konata kiel geedziĝo de korvoj.
  • En la gara, ĝi estas nomata "peru bia ka'enga", "la geedziĝo de ŝakalo/vulpo".
  • En la la tangkula, oni diras ke homo kaj fantomo geedziĝas.

Referencoj redakti