La budho Kanakamunio estas unu el la praaj budhoj, kies biografio estis kronikita en la ĉapitro 23[1] de la Budavanso, unu el la libroj de la Palia Kanono.

Koṇāgamana Buddha (Palio)
Statuo de la budho Kanakamunio ĉe la templo Anando, Birmo.
Statuo de la budho Kanakamunio ĉe la templo Anando, Birmo.
Sanskrite: कनकमुनि बुद्ध
(Kanakamuni Buddha)
Palie कोणागमन बुद्ध
(Koṇāgamana Buddha)
Ĉine: 拘那含牟尼
Japane: 拘那含牟尼仏
(Kunagonmuni-butsu)
Tibete: གསེར་ཐུབ་
(Serthub)
Mongole: Канагамуни
Birme: ကောဏာဂုံ
[kɔ́nàɡòʊɴ]
Taje: พระโกนาคมนพุทธเจ้า
(Phra Konakhamana Phutthachao)
Kmere: ព្រះពុទ្ធកោនាគមនោ
(Preah Puth Kaonakemeno)
Vjetname: Phật Câu Na Hàm Mâu Ni
Informoj
Adorata de: Teravado, Mahajano, Vaĝrajano
Antaŭita de: Budho Krakuĉando
Sekvata de: Budho Kaŝjapo
vdr

Laŭ teravada budhismo, la budho Kanakamunio estas la dudek-sesa el la dudek ok budhoj, la kvina el la sep prabudhoj kaj la dua el la kvin budhoj de la nuna eono.[2]

La kvin budhoj de la nuna eono, kiu en Sanskrito nomiĝas bhadrakalpa (aŭspicia eono), estas la jenaj:[3][4]

  1. Budho Krakuĉando
  2. Budho Kanakamunio
  3. Budho Kaŝjapo
  4. Budho Gotamo
  5. Budho Majtrejo (la kvina kaj estonta budho de la aŭspicia eono)

Vivo redakti

La budho Kanakamunio naskiĝis en la cerva parko Subagavatio, kiu troviĝis en Sobavatio,[1] —nun loko konata kiel Araŭrakoto, trovita preskaŭ 3 km sude de Nigalihavomerkrede,[5] tial li estas metita sur la pedestalo de merkredo.

Laŭ la bikŝuo Ŝjuanzango, la relikvoj de la budho Kanakamunio restis en stupao en Nigalisagaro, nun la distrikto Kapilavastuo en suda Nepalo,[6] kie ĝis nun ekzistas Aŝoka kolono. La enskribo de Aŝoko en la brahmia alfabeto ankoraŭ estas parte enteriĝita.

Vidu ankaŭ redakti

Bildaro redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Vicittasarabivamsa, U. (1992) “Chapter 24: Kassapa Buddhavamsa”, The great chronicle of Buddhas, Volume One, Part Two, 1‑a eldono, Yangon, Myanmar: Ti=Ni Publishing Center, p. 285–92.
  2. Gärtner, Uta. (1994) Tradition and modernity in Myanmar. LIT Verlag. ISBN 978-3-8258-2186-9.
  3. Buswell Jr., RE. (2014) The Princeton Dictionary of Buddhism, 1‑a eldono, Princeton, New Jersey: Princeton University Press, p. 106. ISBN 978-0-691-15786-3.
  4. Chapter 36: The Buddhas in the three periods of time. Buddhism in a Nutshell Archives. Buddhistdoor International. Alirita 2014-12-21.
  5. Reid, Robert. (2005) Myanmar (Burma). Lonely Planet. ISBN 978-1-74059-695-4.
  6. John S. Strong. (2007) Relics of the Buddha.