Esperantigo de vortoj el sanskrita fonto
Esperantigo de vortoj el Sanskrita fonto temas pri la karakterizo de vortoj el Sanskrita fonto adoptitaj en la nuntempa Esperanto.
IAST
redaktiDe la fino de la 18-a jarcento, Sanskrito estas transskribita uzante la latinan alfabeton. La plej uzita sistemo nuntempe estas IAST (Internacia Alfabeto de Sanskrita Transliterigo), kiu estas la akademia normo ekde 1888, kaj el kiu la vortoj estas esperantigitaj.
Radikoj
redaktiKonsonantoj
redaktiAspiraciaj plozivoj
redaktiAspiraciaj plozivoj (mahāprāṇa sparśa), en la originala skribsistemo de Sanskrito, nagario, havas siajn proprajn simbolojn:
k → क, kh → ख; d → द, dh → ध; t → त, th → थ.[1]
Ĉar per IAST la aspiraciaj plozivoj estas transliterigitaj per aldono de -h kiel surogato, same kiel en Esperanto la ĉapelitaj literoj estas kelkfoje transliterigitaj per aldono de -x aŭ -h, ofte okazas, ke vortoj el Sanskrito iĝas erare transliterigitaj en Esperanton. Ekzemploj de tiuj okazoj estas bodhisattvo, dharmo, sangho, Bhagavadgitao, Theravado, Bharato; kiuj respektive estas bodhisattva → bodisatvo[2], dharma → darmo[2], saṃgha → sangao (aŭ samgo[2]), Bhagavad-gītā → Bagavadgito[2], Theravāda → Teravado[2] kaj Bhāratam → Barato.[2]
Okazas la sama kun kelkaj digrafoj de Latino, por vortoj de greka fonto: Thermometrum → termometro, sed ne thermometro, ĉar la digrafo th reprezentas apartan sonon [tʱ], ne kombinon de konsonantoj [t] kaj [h].
Homofonaj konsonantoj
redaktiś, ṣ → ŝ
redaktiĈar la sonoj [ɕ] kaj [ʂ] estas homofonoj en Esperanto, vortoj en Sanskrito skribitaj per ś kaj ṣ estas transliterigitaj per ŝ: Śiva → Ŝivo[2] (aŭ Ŝivao[noto 1]), Viṣnu → Viŝnuo[2], Kṛṣṇa → Kriŝno.[2]
d, dh, ḍ, ḍh → d; t, th, ṭ, ṭh → t
redaktiĈar konsonantaj paroj d [d̪], ḍ [ɖ] kaj t [t̪], ṭ [ʈ] estas homofonoj en Esperanto, ili iĝas d kaj t respektive: Tripiṭaka → Tripitako.
n, ṇ kaj ṅ → n
redaktiĈar sonoj [n], [ɳ] kaj [ŋ] kaj n estas homofonoj en Esperanto, n, ṇ kaj ṅ iĝas n: Nirvāṇa → Nirvano.[2]
Ceteraj konsonantoj
redaktim → m
redaktiLa konsonanto m restas kiel m. Ne konfuzu ĝin kun la simbolo ṃ, kiu iras post vokalo por reprezenti nazan vokalon nomitan anusvāra.
Kelkaj substantivoj[noto 2] havas -am ĉe la fino. En tiuj okazoj, ĝi estas transliterita kiel -o: Mahābhāratam→ Mahabarato[2]
ṃ → n
redaktiLa simbolo ṃ [ ̃] reprezentas nazan vokalon (anusvāra), do ĝi ofte fariĝas transliterigita per n: Saṃskṛtam → Sanskrito.[2]
Ekzistas escepto en kiu ĝi estas transliterita kiel m pro miskompreno de la sistemo IAST, kiu fariĝis kutimo: Saṃgha → samgo.[2][3][4][5]
ñ → nj, ñj → nĝ
redaktiSimbolo ñ [ɲ] fariĝas kombino nj: prajñā → praĝnjo, same kiel ĉe la esperantigo de vortoj el hispana fonto. La kombino ñj tamen fariĝas transliterita nĝ, ne njĝ: Mañjuśrī → Manĝuŝrio.
v → v
redaktiSimbolo v [ʋ] estas transliterita v: Sarasvatī → Sarasvatio.
h
redaktiPost konsonanto, h reprezentas surogaton de aspiracia plozivo, kaj do ĝi ne estas transliterita: dharma → darmo; saṃgha → samgo.[2] Ekzistas escepto en kiu ĝi estas transliterita kiel h, ĉar ĝi fariĝis kutimo: buddha → budho.[2]
Kiam ĝi aperas ĉe la komenco de vorto aŭ post vokalo, ĝi estas transliterita kiel h: Mahāyāna → Mahajano; Mahābhāratam→ Mahabarato[2]
ḥ
redaktiKiam la simbolo ḥ [h] troviĝas meze de vorto, ĝi estas transliterita kiel h: Duḥkha → Duhko.
En kelkaj substantivoj[noto 3] troviĝas -ḥ ĉe la fino (visarga). En tiuj okazoj, ĝi estas transliterita kiel -o: Rāmaḥ → Ramo.[2]
j → ĝ, y → j
redaktiSimbolo j [d͡ʑ] estas transliterita ĝ kaj simbolo y [j] estas j: Jātaka → Ĝatakoj, yoga → jogo.[2]
Duoblaj konsonantoj
redaktiDuoblaj konsonantoj estas transliteritaj per nur unu, kiam eblas: Śuddhodana → Ŝudodano, Siddhārtha → Sidarto.[2]
Vokaloj
redaktiLongaj vokaloj transliteriĝas kiel simplaj vokaloj (ā → a), escepte औ (au) → aŭ, kaj ऐ (ai) → aj.
ṛ → ri
redaktiLa vokalo ṛ estas transliterita ri : Kṛṣṇa → Kriŝno[2], Ṛgveda → Rigvedo.[2]
ḷ → l
redaktiLa vokalo ḷ estas transliterita li: Pāḷi → Palio.[2]
a/ā → o
redaktiVortoj kun fino ĉe o, a aŭ ā, esperantigitaj finiĝas per o: Gaṇeśa → Ganeŝo[2]; Bhagavad-gītā → Bagavadgito.[2]
Kiam jam ekzistas homofono, tamen, la vorto povas konservi la finan vokalon por diferenciĝi: Brahmā → Brahmo[2] → Brahmao[2]; stūpa → stupo → stupao.[2]
Ceteraj vokaloj
redaktiVortoj kun fino ĉe ceteraj vokaloj konservas tiun finan vokalon: Lakṣmī → Lakŝmio; Viśnu → Viŝnuo; śakti → ŝaktio.[2]
Homonimoj
redaktiKiam homonimo, a/ā → ao
redaktiKiam okazas, ke jam ekzistas vorto kun la sama formo en Esperanto, la kutimo estas lasi la finan vokalon, se eblas.
Ekzemplo: stūpa → stupo → stupao;[2] Māra → Maro → Marao.
Kiam ne ekzistas homonimo por la esperantigita vorto, la unua formo estas preferata.
Ekzemplo: Gaṇeśa → Ganeŝo[2] → Ganeŝao; Karma → Karmo[2] → Karmao; Dharma → Darmo[2] → Darmao.
Ceteraj vokaloj
redaktiKiam la vorto finiĝas per cetera vokalo, la homonimeco estas ĝenerale akceptita.
Ekzemplo: Kālī → Kalio (ĥemia elemento) → Kalio (diino).[2]
Esceptoj
redaktiEkzistas kelkaj esceptoj, kiuj fariĝis kutimo.
Budho
redaktiEkzistis ĝenerala malkonsento pri la esperantigo de la vorto buddha, por kiu ekzistas tri proponoj:
- Buddo: Proponita de Zamenhof por distingi ĝin el la jam ekzistanta budo, same kiel ĉe la duopo fino - finno.
- Budao:[6] Nature aperinta, konservanta la finan vokalon -a el buddha. La esperantigo funkcias laŭ la interkonsento: buddha →
budo→ budao. - Budho[2]: Nature aperinta, disvastiĝinta kaj uzita de Budhana Ligo Esperantista. Nuntempe, ĝi estas la plej uzita el la tri proponoj.
Samgo
redaktiLa vorto saṃgha estus esperantigita sango → sangao, sed ĉar la fonta latinigo enhavas simbolon ṃ, kelkaj preferas la formon samgo,[3][4][5] kiu aperas en PIV.[2] En aliaj okazoj, oni ĉiam transliterigu simbolon ṃ kiel n, kiel en la okazo Saṃskṛtam → Sanskrito.[2]
Tabelo de transskribo
redakti
|
|
Notoj
redakti- ↑ Ĉe la formo Ŝivao, la a estas superflua, ĉar ne ekzistas homonimo en Esperanto: Śiva → Ŝivo →
Ŝivao. - ↑ Ekz. neŭtra nominativo, akuzativo, plurala genitivo i.a.
- ↑ Ekz. maskla nominativo i.a.
- ↑ Ĉe kombino ñj (ञ्ज), ĝi fariĝas nĝ anstataŭ njĝ.
- ↑ 5,0 5,1 Ĉe la fino de vorto, -a aŭ -ā fariĝas -o, escepte kiam ekzistas homonimo en Esperanto.
Referencoj
redakti- ↑ The Original Pronunciation of Sanskrit. Ulrich Stiehl (9-an de septembro de 2002). Alirita 24-an de julio de 2016.
- ↑ 2,00 2,01 2,02 2,03 2,04 2,05 2,06 2,07 2,08 2,09 2,10 2,11 2,12 2,13 2,14 2,15 2,16 2,17 2,18 2,19 2,20 2,21 2,22 2,23 2,24 2,25 2,26 2,27 2,28 2,29 2,30 2,31 2,32 2,33 2,34 2,35 Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (SAT, 2012)
- ↑ 3,0 3,1 Komitato de Japana Budhana Ligo Esperantista. (1983) La Instruoj de Budho (esperante). Tokio, Japanio: Budhisma Misia Fonduso. “Disĉiplo de Budho devas kredi je la tri trezoroj: — la Budho, la Darmo kaj la Samgo”.
- ↑ 4,0 4,1 T. Ĉodron. (2002) La Esenco de Budhismo (esperante). Ĝ. Ŭ. Starling.
- ↑ 5,0 5,1 Ŝunrju Suzuki. Zena Menso, Komencanta Menso (esperante). D. Gibbons.
- ↑ "Inter Japanaj Kamparanoj", letero de Lanti al k-do K. B. en Nederlando,sendita el Jamaŝiro-maĉi, Japanio, 14-5-1937.