Filozofio de biologio

La filozofio de biologio estas subfako de la filozofio de scienco kiu zorgas pri la studo de la filozofiaj principoj kaj implikaĵoj (epistemologiaj kaj ontologiaj) de la biologio. La historio de la biologio, la sociobiologio kaj la bioetiko estas kampoj de esplorado forte rilataj kun la filozofio de biologio.

Gravaj temoj studitaj de la filozofio de biologio estas por ekzemplo vitalismo kaj kontraŭvitalismo, redukteblo de la biologio kaj biologia determinismo.