Karl Friedrich Burdach

Karl Friedrich BURDACH (12a de Junio 1776 – 16a de Julio 1847) estis germana fiziologo. Li naskiĝis en Leipzig kaj mortis en Königsberg.

Karl Friedrich Burdach
Persona informo
Naskiĝo 12-an de junio 1776 (1776-06-12)
en Leipzig
Morto 16-an de julio 1847 (1847-07-16) (71-jaraĝa)
en Kenigsbergo
Lingvoj germana
Loĝloko Reĝlando Prusio
Ŝtataneco Reĝlando Saksio
Alma mater Imperia universitato de Dorpat • Universitato de Lepsiko
Okupo
Okupo fiziologo • universitata instruisto • kuracisto • anatomo
vdr

Li gradiĝis en medicino ĉe Leipzig en 1800; iĝis profesoro de fiziologio en la Universitato de Dorpat en 1811, kaj kvar jarojn poste ekhavis similan postenon ĉe la Universitato de Königsberg.

Li havigis en 1822 la nomon, pro la arkeca formo de ties plej longaj fibroj, de la arcuate fasciculus[1][2], kaj en 1800 li disvastigis la vorton "Biologio" en la moderna senco de la termino.

Verkoj redakti

  • Diatetik für Gesunde (1805)
  • Enzyklopädie der Heilwissenschaft (trivoluma, 1810–12)
  • Vom Bau und Leben des Gehirns und Rückenmarks (trivoluma, 1819–25)
  • Neues Recepttaschenbuch für angehende Ärzte . 2., unveränd. Ausg. (1820) Cifereca eldono de la Universita kaj Ŝtata Biblioteko de Düsseldorf
  • Die Physiologie als Erfahrungswissenschaft (1826–40)

Notoj redakti

  1. Catani M, Mesulam M. (2008). The arcuate fasciculus and the disconnection theme in language and aphasia: history and current state. Cortex. 44(8):953-61. PMID 18614162
  2. Carl Friedrich Burdach (1822), Vom Baue und Leben des Gehirns, volume II, division iii, chapter iv, § 197, page 153