Fenologio okupas sin pri la evolufenomenoj, kiuj periode revenas en la naturo dum la jarcirklo. La vorto originas en la greka kaj signifas laŭvorte instruo pri la fenomenoj. Alimaniere dirite fenologio estas scienco, kiu rilatas al la klimato kaj biologiaj fenomenoj, kiuj okazas laŭperiode kiel ekzemple birdomigrado, florado/ekfloro de vegetaloj ktp. Vegetala disvolviĝo kaj animalaj kutimoj ĉe iu ajn loko estas kondiĉitaj de la tiea - kaj estanta kaj estinta - vetero: birdoj serĉas, kie kaj kiam estas (matura) manĝaĵo, ĉefe por reproduktado.

La klimata ŝanĝo influas diversajn biologiajn procezojn jen favore jen malfavore: pro tio la respondo kaj de plantoj kaj de animaloj konsistigas valoregan indikilon pri la vetero kaj la klimato. Pluvaj jaroj aŭ sekaj, varmaj aŭ malvarmaj kaj diversaj veteraj variantoj influas biologiajn procezojn (ekfloro, alveno de migrantaj birdoj aŭ papilioj, komenco de agado ĉe senvertebruloj, eliro de ursoj el ursejoj, ktp.). Pro tiu studado oni bezonas kolekti ampleksegajn kaj detalegajn listojn de datumoj pri diversaj geografiaj zonoj; tre ofte volontuloj kunlaboras pri tio.

La fenologio temas ĉefe pri la biologiaj procezoj en la kunteksto de ekologio kaj biogeografio.

La komencotempojn de karakterizaj fenomenoj notas Fenologia kalendaro. Tiu dividas la Fenologian jaron je dek sezonoj fiziologie-biologie difinitaj kaj orientiĝas per karakterizaj evolustadioj de tipaj mezeŭropaj plantoj (Fenologiaj indikplantoj).

Vidu ankaŭ : Aspektovico

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti