Registro (homa voĉo)

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri Registro de homa voĉo. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Registro.

Registro, aŭ voĉregistro, estas la mezuro de la amplekso de tonaltoj, kiuj homa voĉo povas elsendi. Kvankam la studo de voĉo havas malmultan praktikan aplikon en la kampo de la parolo, ĝi estas temo de studo ene de lingvistiko, fonetiko kaj parolado kaj lingva patologio, aparte en rilato al la studo de tonaj lingvoj kaj al certaj specoj de voĉaj perturboj. Tamen, la plej ofta apliko de la termino "voĉregistro" estas ene de la kunteksto de kantado, kie ĝi estas uzata kiel unu el la gravaj difinaj trajtoj por klasifiki kantante voĉoj en grupojn laŭ la voĉaj tipoj.

Parolado redakti

La gamoj de fundamentaj frekvencoj por adultaj homaj voĉoj etendiĝas de 85 to 180 Hz por virinoj, kaj de 165 to 255 Hz por virinoj[1][2].

Kantado redakti

voĉaj registroj
virinaj voĉoj viraj voĉoj
 
Soprano (S)
 
Tenoro (T)
 
Mezosoprano
 
Baritono
 
Aldo (A)
 
Baso (B)
 
vdr

La voĉo, vera instrumento mem (iam ununura instrumento de profana muziko), estas integrita kiel tia en la verkoj de klasika muziko.

La tabelo dekstre montras la kutimajn registrojn pri homa voĉo (en ĥoro).

En koruso kaj en komponado la voĉoj estas grupigitaj jene:

  • 2-ope (soprano, aldo - tenoro, baso),
  • 3-ope (soprano, mezosoprano, aldo - tenoro, baritono, baso),
  • 4-ope (soprano I/II, aldo I/II - tenoro I/II, baso I/II) - Mezosoprano tiam respondas al soprano II kaj baritono al baso I.

La skemo ĉisube indikas la klasifikon de la registroj laŭ la notoj kaj sonaj frekvencoj (de 70 al 1400 Hz):

sopranomezzo-sopranoAlto (voix)ténorbaryton (voix)Basse (voix)

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Titze, I.R. (1994). Principles of Voice Production (Principoj de voĉproduktado), Prentice Hall (eldonita de NCVS.org) (p. 188), ISBN 978-0-13-717893-3.
  2. Baken, R. J. (1987). Clinical 'Measurement of Speech and Voice (mezurado de parolo kaj voĉo) . Londono: Taylor kaj Francis Ltd. (p. 177), ISBN 1-5659-3869-0.