Sonarto (aŭ arto de sono) estas arto kiu enhavas diversan grupon de artaj praktikoj kiuj havas kiel ĉefa celo diversajn nociojn de sono, kio estas uzata kiel ĉefa rimedo. Kiel ĉe multaj ĝenroj de nuntempa arto, sonarto povas esti multfaka nature, aŭ esti uzata en hibridaj formoj. Sonarto povas esti konsiderata kiel elemento de multaj areoj kiel akustiko, psikoakustiko, elektroniko, brumuziko, aŭdirimedoj, kamporegistro aŭ media sono, sonpejzaĝoj, esplorado de la homa korpo, skulptarto, arkitekturo, kino aŭ video kaj aliaj aspektoj de la nuna diskurso de nuntempa arto.

En arto de Okcidento, fruaj ekzemploj estas la Intonarumori de Luigi Russolo aŭ bruentonaciiloj (1913), kaj postaj eksperimentoj fare de dadaistoj, superrealistoj, la Situaciista Internacio, kaj en spektakloj de Fluxus.

Bildaro redakti