Rund um die Welt

(Alidirektita el Zi vol lölik)

Rund um die Welt (germane, prononco [runt um di: VELT], en Volapuko Zi vol lölik, en Esperanto Ĉirkaŭ la mondo) estis origine volapuklingva periodaĵo, kiu aperis unue en Vieno kaj poste en Prago. Ĝi fondiĝis en 1888 kaj ekzistis ĝis la 1900-aj jaroj. Eldoninto kaj redaktoro estis Siegfried Lederer, gimnazia profesoro de la latina kaj greka lingvoj, kiu transiris al Esperanto post 1900 kaj tiam en la periodaĵo ankaŭ publikigis artikolojn en Esperanto. Inter aliaj redaktaj kontribuintoj elstarigindas Izor Gebaur kaj Rupert Kniele.

titolo de la publikaĵo en 1888

Literaturo redakti

  • Haupenthal, Reinhard. Prof. Dr. Siegfried Lederer (1861-1911) und die Volapük-Zeitschrift "Rund um die Welt" (1888/89-1891/92). Schliengen: Ed. Iltis 2001, 15 p.