Litzelstetten

urboparto de Konstanco

Litzelstetten estas eksa komunumo en la federacia lando Baden-Virtembergo de sudokcidenta Germanio, kiu ekde la jaro 1971 estas urboparto de Konstanco. La loko situas ĉe la Bodenlago, havas ĉirkaŭ 4000 loĝantojn kaj estas je altitudo de 395 metroj super la marnivelo. La insulo Mainau apartenas al Litzelstetten.

Litzelstetten
komunumoparto en Germanio • kvartalo

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso urboparto
Poŝtkodo 78465
Demografio
Geografio
Geografia situo 47° 43′ N, 9° 10′ O (mapo)47.714166679.17361111Koordinatoj: 47° 43′ N, 9° 10′ O (mapo) [+]
Alto 457 m [+]
Areo 5,11 km² ( 511 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Litzelstetten (Germanio)
Litzelstetten (Germanio)
DEC
Litzelstetten
Litzelstetten
Situo de Litzelstetten

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Litzelstetten (Konstanz) [+]
vdr

La historia logloko, kiu disponas pri bone konservita vilaĝokerno, inter interlingvistoj aparte konatas, ĉar en la 19-a jarcento tie oficis la rom-katolika pastro Johann Martin Schleyer, kiu tie inter la jaroj 1875 kaj 1885 ĝis sia emeritiĝo laboris en la paroĥo Sanktaj Petro kaj Paŭlo kaj tie ekhavis la ideon krei lingvon por faciligi la rilatojn inter la popoloj: Volapuko. Li poste diris, ke Dio mem gvidis lin dum tiu laboro. En 1880 publikiĝis la unua libro pri Volapuko, kiu do vere konceptiĝis ĉe lia pastra skribotablo en Litzelstetten. Granda tabulo ĉe la paroĥa domo memorigas pri la kreo de la lingvo en la loĝloko, kaj la loke renoma hotelo kaj restoracio "Volapük" nuntempe ankoraŭ vivtenas la memoron pri la artefarita lingvo kaj ĝia kreinto en Litzelstetten.

"menade bal - püki bal", do "al unu homaro – unu lingvon" – la tabulo ĉe la paroĥa domo