Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Volapuk-movado estas, aŭ estis, movado pro la alpreno de Volapuko kiel internacia lingvo.

Pioniraj tempoj redakti

 
Schleyer

Johann Martin Schleyer kreis Volapukon en 1879. Li ekis la publikigon de artikoloj pri Volapuko en katolika revuo Sionharfe, kiu, ekde 1878 jam publikigis kelkajn artikoletojn pri la problemo de internacia lingvo. En 1879, Schleyer publikigis kiel suplementon al Sionharfe la verketon Entwurf einer Weltsprache und Weltgrammatik (t.e. Projekto de Mondolingvo kaj mondogramatiko), rigardita kiel la unua oficiala teksto de Volapuko. La reagoj al Entwurf estis tre pozitivaj. Dank'al bona akceptado de la lingvo (kiu ankoraŭ ne nomiĝis "Volapuko") de la fakuloj, la projekto rapide akiris adeptojn ĉefe en Aŭstrio-Hungario, en Germanio kaj, malpli, en Usono.

 

En 1880 oni publikigis la unuan kompletan gramatikon kaj unuan vortaron de Volapuko. Tiam Schleyer kreis la nomon "Volapük" (t. e., Monda Lingvo). Sionharfe plu estis la ĉefa divastigilo de la nova lingvo, sed estis necese krei propran organon. En 1881 Schleyer kreis la dulingvan (volapuko-germana) revuon Weltspracheblatt-Volapükabled (t. e. Ĵurnalo de Monda Lingvo). Usona ĵurnalo ekpublikigis artikolojn pri la lingvo en konstanta rubriko kaj bazan kurson. Unuan prelegon pri Volapuko oni faris en Vieno kaj multaj ĵurnaloj en Eŭropo apogis la lingvon.

Disvastigo de la Movado redakti

Dum iom da tempo post la eldono de la gramatiko de Schleyer 1879, liaj adeptoj estis ege malmultaj, kaj lia projekto estis nekonata antaŭ atingi Vienon. Ĝis 1882 ĝiaj adeptoj, ekster la germana mondo, estis tre malmultaj kaj disŝiritaj. Mirinde rapide en preskaŭ ĉiuj landoj de Eŭropo estis apogantoj de Volapuko, en Germanio, ili estis 500 jam en 1882. En tiu jaro, Stenographisches Sontagsblatt (t. e. "Dimanĉa ĵurnalo de stenografio") kreis volapukan suplementon. La unua asocio por Volapuko aperis jam en Alberweiler, Baden-Virtembergo en la 11-a de majo 1882. Tuj poste aperis volapuk-kluboj en Vieno kaj Svisio.

Je la 12-a de septembro 1882 okazis la unua oficiala renkontiĝo de volapukistoj, kun ĉirkaŭ 70 homoj.

Klasika periodo redakti

De la 26-a ĝis la 28-a de aŭgusto 1884 okazis en Friedrichshafen la unua internacia kongreso de Volapuko, kun 150 homoj, ĉefe el Germanio kaj Aŭstrio. La laborlingvo de la kongreso estis la germana kun neregula uzo de Volapuko. La kongreso multe helpis la movadon, kvankam ĉeestis nur 150 homoj, la unua volapukista kongreso kaptis tre grandan atenton de internacia gazetaro. En tiu jaro, la nombro de volapukistoj en Germanio estis 2000 kaj aperis 12 volapuk-asocioj en Nederlando, kie sep urboj oferis oficialajn publikajn kursojn de la lingvo. La nederlandanoj tre multe laboris por Volapuko.

 

Ankoraŭ en 1884 August Kerckhoffs eklernis la lingvon kaj fondis la Association Française pour la Propagation du Volapük (t. e., la Franca asocio por la divastigo de Volapuko). Ankaŭ en Francio, kie ja ekzistis interlingvistika (filozofilingvistika) tradicio, la lingvo rapide kreskis. Tra Francio, la nova lingvo atingis Portugalion, Belgion kaj Hispanion, landoj en kiuj aperis asocioj kaj la propagando de la projekto estis tre aktiva.

En 1885 Schleyer publikigis la kvinan eldonon de la Gramat Volapüka (Gramatiko de Volapük) kaj la trian de l' Vödabuk Volapüka (Vortaro de Volapük), kun 12370 vortoj. Ankaŭ en tiu jaro, aperis en Konstanco la Bür Zenodik Volapüka (Centra oficejo de Volapuko), kiu restis aktiva ĝis la morto de Schleyer en 1912.

Inter 1886 kaj 1887, jaro de la dua kongreso, la kreskado de Volapuko ŝajnis nehaltigebla. La publikaĵoj en kaj pri la lingvo proliferis kaj ankaŭ la literaturo (Schleyer publikigis 20 librojn nur en 1886). La nuraj kontraŭantoj de la lingvo estis kreantoj de aliaj lingvoj, kiel Paul Steiner, kreanto de Pasilingua kaj J. Stempfl, kiu kreis Myrania.

Manlibroj de Volapuko estis publikitaj en la ĉefaj eŭropaj lingvoj kaj pli ol 100 urboj de Eŭropo havis kursojn de Volapuko. En 1887 aperis aliaj gazetoj, aperis 70 novaj asocioj kaj, en Italio, landa asocio. Tiel skri­bis la franca ĵurnalo "Le Temps" en januaro 1887: "Se iam universala lingvo estos akceptita de komercistoj - tiu lingvo estos sendube Volapuko".

En 1887 okazis en Munkeno la dua internacia kongreso de Volapuko. Tiu dua kongreso estis multe pli granda kaj internacia ol la unua. Oni proponis en la kongreso la kreadon de internacia asocio pro la lingvo kaj oni kreis la Akademion de Volapuko (Kadem Volapuka ) por regi la evoluon de la lingvo. La kreado de Kadem Volapuka disigis la movadon kaj ekis sian falon.

La Krizo post 1887 redakti

La krizo inter la Akademio kaj Schleyer, kiu disrompis la volapuk-movadon, ne okazis tuj post la kongreso. En 1888 Volapuko ŝajnis ankoraŭ tre vigla, kun apero de asocioj en Ĉinio, Japanio, Sudameriko kaj Afriko. Estis 257 volapukaj kluboj en la mondo en 1888. Estis 600 profesoroj, kiuj subtenis la lingvon kaj ĉirkaŭ 1000 diplomitaj instruistoj instruis la lingvon. En tiu jaro aperis la Internationale Weltsprache-Mission (Misio internacia de mondlingvo) celante divastigi Volapukon kaj oni asertis ke estis ĉirkaŭ unu miliono de volapukistoj tra la mondo.

La frakason de la movado, oni atribuas tradicie al aŭtoritateco de Schleyer. Jam dum la dua kongreso, li ne volis akcepti la prezidanton de germana volapuka asocio elektita de siaj anoj, Prof. Schnepper, kaj tio igis la Nurenburgan Mondlingvan Klubon transiri al Esperanto. De 47 volapuko-asocioj de Bavario, nur 16 pretervivis tiun krizon. Kelkaj pensas ke la motivo de tiu bavara krizo ne estis la personeco de Schleyer, sed disputo inter la movadoj de Nurembergo kaj Munkeno.

En tiu periodo, komenciĝis la atakoj de intelektuloj kontraŭ Volapuko. Multaj el ili kritikis ne la projekton, sed la ideon de internacia planlingvo mem. Tio, do, forte malhelpis ne nur Volapukon, sed ankaŭ ĉiujn planlingvojn, inkluzive Esperanton.

Sed la plej grava krizo okazis inter August Kerckhoffs kaj Schleyer pro la lingva strukturo. Jam ekde 1887 la gramatiko publikita de Kerckhoffs fundamente diferencis de la Volapuko de Schleyer. Multaj pioniraj volapukistoj forlasis la projekton kaj multaj el ili kreis volapukidojn.

La tria kongreso redakti

Malgraŭ la krizo, en la jaro 1889 oni jam kalkulis 283 Volapuk-klubojn tra la tuta mondo; ekzistis tiam 316 lernolibroj en 25 lingvoj, aperis 25 gazetoj, el ili 7 redaktitaj ekskluzive en Volapuko. Precipe por fini la batalon inter ili, Kerckhoffs organizis la trian kongreson de la movado en Parizo de la 19-a ĝis la 21-a de aŭgusto 1889. La 200-homa kongreso uzis Volapukon kiel solan laborlingvon, kaj la triumfo de la lingvo de Schleyer ŝajnis definitiva.

La rezulto de kongreso estis tre malgajiga. Kerckhoffs sukcesis forigi la Schleyeran veto-rajton ene de la Akademio. Schleyer mem neniam konsentis kun ĉi tiu esenca limigo de siaj aŭtorrajtoj, kaj kiam Kerckhoffs proponis al la Akademio blokan reformon de Volapuko, Schleyer eksigis bloke la tutan Akademion.

Skismo de Akademio redakti

En 1890 Schleyer mem elektis, el homoj plene fidelaj al sia lingvo-konceptaro, novan Volapukan Akademion kun 49 anoj, kies sidejo estis en Konstanz. Ĝi tamen restis esence neaktiva, kaj laŭ la malmultaj informoj, kiuj aperis pri ĝi en la centra organo de Volapuko Volapukabled lezenodik ĝi limiĝis je la aprobo de la decidoj de Schleyer. Tiu nova Akademio malaperis senspure jam en 1893. Ekde 1889, oni ne plu publikigis gazetojn aŭ librojn en Volapuko. La nombro de Volapukistoj malkreskis rapide, en 1890, la lingvo perdis duonon de siaj apogantoj.

La forigo de Kerckhoffs redakti

 
Kerckhoffs

En 1891 Schleyer, kiel Ĉifalo malpermesis al Kerckhoffs paroli la lingvon. La eksigo de Kerckhoffs preskaŭ malaperigis la volapuk-movadon en Francio, Portugalio kaj Hispanio. Kerckhoffs foriris el la Volapuka Akademio kaj estis anstataŭigita de Rosenberg. Sub la gvido de Waldemar Rosenberger, ekde 1892, la eksigita Kadem, kies nova sidejo estis en Sankt-Peterburgo, komencis labori por Idiom Neutral, la Volapuka Akademio ĉesis oficiale en 1895, kiam ĝi ŝanĝis sian nomon al Akademi Internasional de Lingu Universal (Internacia Akademio de Universala Lingvo). Sub Giuseppe Peano, ekde 1915 la antastaŭa akademio ŝanĝis sian apogon al Latino sen fleksio kaj ŝanĝis la nomon al Academia pro Interlingua.

La Postvivo redakti

En 1894 la volapukistoj estis ĉirkaŭ 2000, ĉefe en Germanio, Nederlando, Svisio, Belgio kaj Usono kaj restis nur sep asocioj, inkluzive la Kadem. Schleyer daŭre estis estro de la plej granda volapuk-asocio la Volapükaklub valemik, sed devis agnoski la frakason de la movado. En 1897, volapuko ŝajne trovis novan forton per la publikigo de reformoj faritaj de Schleyer mem en Vödabuk Volapüka. Kelkaj malnovaj volapukistoj revenis al la movado kaj ekaperis optimismo inter ili kaj oni rekomencis eldoni propagandilojn. La sukceso de Esperanto malhelpis ilin, sed la plej granda malhelpo venis de Idiom Neutral, kreita de malnova Akademio de Volapuko. En 1897, Zülags, la lasta volapuka gazeto, ĉesis aperi kaj ŝanĝis sian nomon al Akademi internasional de lingu universal por divastigi la projekton de Rosenberg. En 1900, Schleyer provis rekrei Akademion kun la lastaj anoj de Volapuko, sed sen sukceso.

En 1900, fidelaj volapukistoj ankoraŭ estis 1500, en 1906, ili estas ĉirkaŭ 600, kiuj abonis la bultenon Volapükabled lezonedik. Schleyer neniam rezignis sian lingvon, malgraŭ ke post 1906, li ne plu havis fizikan sanon por daŭrigi la laboron. Post lia morto, en 1912, la lastaj volapukistoj daŭrigis la korespondadon.

Ekde 1910, Albert Sleumer estis la vicĉifalo. Post la morto de Schleyer, li heredis la postenon de Ĉifalo. Sleumer estis junulo, kiu ne partoprenis la klasikan volapukan movadon, kaj lernis Volapukon de Schleyer mem kaj estis iaspeca sekretario de Schleyer antaŭ la morto. Kvankam Sleumer bone konis la lingvon, li ne estis konata de volapukistoj.

La dua Volapuk-Movado redakti

En 1921 aperis nova revuo de Volapuko, Nüniel (t. e., Informanto) fondita de Jakob Sprenger. Tiam, Arie de Jong proponis sian reformon de Volapuko. Male al tiuj de Rosemberg kaj aliaj, la proponoj de Jong estis proksimaj al "normala" aŭ "klasika" volapuko. Li partoprenis la klasikan volapukan movadon kaj estis populara inter la lastaj volapukistoj.

 
Arie de Jong

Arie de Jong submetis al la Ĉifalo Sleumer sian reformplanon de la lingvo Volapuko (1921), kaj kiam tiu reformo estis preta (1929), li submetis la tuton ne plu nur al Sleumer, sed ankaŭ al Jakob Sprenger. Sleumer, De Jong kaj Sprenger gvidis la lingvan evoluon de Volapuk kvazaŭ malgranda Akademio. Nur en 1931, Jong publikigis sian finan projekton. La nova versio de Volapuko anstataŭigis tute la klasikan version kaj fariĝis la versio uzata ĝis hodiaŭ de volapukistoj.

La influo de Jong estis tre utila al la movado, kaj en 1932 oni fondis la asocion 'Volapükaklub Valemik Nedänik (Internacia Nederlanda Volapuka Klubo), post 20 jaroj sen funkcio de ia volapuko asocio. La nombro de volapukistoj kreskis kaj oni publikigis novajn lernolibrojn pri la lingvo.

Dum la Dua Mondmilito, nazioj malpermesis la planlingvojn en Germanio kaj Nederlando kaj tio frakasis la ĵusrenaskitan volapukan movadon.

Post la Dua Mondmilito redakti

Nur post la milito, en 1946, la volapuk-movado povis rekomenciĝi. Johann Krüger, estonta Ĉifalo kaj Jakob Sprenger laboris por rekunigi siajn lastajn samideanojn. En 1950, Johann Schmidt iĝis nova Ĉifalo kaj en 1952 mortis Sprenger. En 1956, Jong transdonis la redaktadon de Volapükagased pro Nedänapükans al Johann Krüger, kiu ŝanĝis la nomon de la revuo al Volapükagased. Zänagased pro Volapükanef. Arie de Jong mortis en 1957 kaj la generacio, kiu konis Schleyeron finiĝis.

 

Sub la ĉifaleco de Schmidt, Volapuko preskaŭ malaperis. Ĝi iĝis kuriozaĵo, kaj plejparto de siaj anoj estas esperantistoj. Volapükagased pro Nedänapükans daŭris ĝis la 1960-aj jaroj, kaj kelkaj publikaĵoj aperis en Volapuko kiel kuriozaĵoj.

En 1977 Krüger iĝis Ĉifalo kaj en 1979 Brian R. Bishop fondis la asocion Zän Volapüka (Volapuka centro). En 1984 Bishop fariĝis la Ĉifalo kio li estas ĝis 2014.

Nuntempe redakti

En 1994 Ralph Midgley kreis la asocion Flenef Bevünetik Volapüka (Internacia asocio de amikoj de Volapuko), kies celo estas la disvastigado de la lingvo. La interreto tre helpis la agadon de "Flenef". Oni publikigis Novan Testamenton en Volapuko kun apogo de André Cherpillod kaj Akademio de Esperanto. Volapuko havas ankaŭ sian Vikipedion. En 2003 oni fondis la Kosäd Litalyänik Volapüka (Itala asocio de Volapuko).

Nuntempe tre malmultaj homoj parolas Volapukon. Volapukistoj kredas ke ĉirkaŭ 30 aŭ 40 homoj bone scipovas la lingvon en la mondo nuntempe. Volapuko estas uzata ĉefe skribe, perkomputile. La anoj de la lingvo lernas ĝin ne praktikacele, sed kiel filologoj kaj preskaŭ ĉiuj uzas Esperanton. En 2014, Hermann Philipps anstataŭis sinjoron Brian Bishop kiel ĉifalo.