Volapükagased pro Nedänapükans
Volapükagased pro Nedänapükans (t.e. "Volapuka gazeto por Nederlandlingvanoj") estis ĉefa organo de dua Volapuk-movado. Oni eldonigis ĝin dum 31 jaroj inter 1932 kaj 1963 escepte dum la Dua Mondmilito, kiam Naziismo malpermesis ties eldonadon. Arie de Jong publikigis ĝin ĝis 1952, kiam li pasis la redaktadon al Johann Krüger, kiu ŝanĝis la nomon de la revuo al Volapükagased: Zänagased pro Volapükanef.