Ralph Midgley

brita lingvisto kaj volapukologo

Ralph Midgley estas la Guvan ('Administranto') de la Volapuka Komunumo (laŭ edikto de la Ĉifalo Brian Bishop ekde la 1-a de januaro 2006). Li laboras pri Volapuko ekde 1972. Li estas la aŭtoro de kelkaj enretaj instruaj kursoj eldonitaj sub la titoloj Volapük for Everyone ('Volapuko por Ĉiuj') kaj Volapük in Action ('Volapuko en Ago'), kaj mallonga enkonduko nomita Volapük vifik ('Rapida Volapuko'). Li formis la Flenef Bevünetik Volapüka ('La Internacia Komunumo de Amikoj de Volapuko') kaj eldonis magazinon Vög Volapüka ('La Voĉo de Volapuko'), kiu sekvis la publikaĵon nomitan Sirkülapenäd ('La Novaĵletero'). Lia entuziasma aktivismo en la promociado de Volapuko respondecas pri la plimulto de personoj, kiuj nuntempe studas kaj lernas la lingvon.

Ralph Midgley
Persona informo
Lingvoj Volapuko
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Okupo
Okupo lingvisto
vdr

Midgley loĝas en Scunthorpe en norda Anglujo.

Midgley estas rimarkinda pro tio ke li estas la tradukanto de La aventuroj de Alicio en Mirlando al Neo kaj Volapuko; la Volapuka traduko estos venonta.

Eksteraj ligiloj redakti

En Volapuko kaj la angla: