Malfermi la ĉefan menuon

Pasilingvo

(Alidirektita el Pasilingua)

Pasilingvo (Pasilingua) estas internacia planlingvo kreita en 1885 de eks-volapukisto Paul Steiner, gimnazia instruisto el Saverne. Ŝajne Pasilingvo estis rigardita kiel serioza konkuranto de Volapuko. Frederick Bodmer laŭdis la projekton ĉar la aŭtoro studis piĝinojn kaj inkluzivis piĝinajn elementojn en la projekton kaj ĝi estas citita de Louis Couturat kaj Leopold Leau, en ilia Histoire de la langue universelle kaj de aliaj kosmoglotikistoj de komenco de 20-a jarcento.

La projekto estas bazita sur la angla kun influo de franca kaj germana vortprovizo. Ĝi havas naturajn radikojn malmulte deformitajn, sed la derivacio estas nenatura, la partoj de l' diskurso estas ŝanĝeblaj. Ĝi formas regule vortfamiliojn. Malgraŭ ĝia nomo, ĝi ne estas pasigrafio, ĉar ne estas apriora lingvo, sed naturisma projekto, preskaŭ eŭroklono.

Patro Nia:

Patro miso,
quo er in coela,
nama tü sanctore
kingdoma tüa kommire,
tüa willu fairore
sur erda ut in coela.
Donnare misbi misan brodan taglian;
pardonnare missas dettas
uti mis pardonnars misosbi debitorosbi.

Alfabeto kaj prononcoRedakti

La alfabeto havas 31 literojn:

  • 10 vokaloj: a, ä, è, e, i, y, o, u, ü (franca u);
  • 21 konsonantoj: b, c, ç (/s/), d, f, g, h, j, k, l, m, n, p, q, r, s, t, v, w, x, z.

Ankaŭ estas du digrafoj: ch kaj sch. La vortoj devas esti prononcataj kiel en la germana lingvo.

Ne estas forta silabo, kiel en japana lingvo.

GramatikoRedakti

ArtikoloRedakti

La difina artikolo estas to (vira), te (ina), ta (neŭtrala); la nedefinita artikolo estas uno (vira), une (ina), una (neŭtrala). La artikoloj akordas al substantivo laŭ numero kaj kazo.

Kiel en la germana, la kazojn oni indikas per artikolon: to (nominativo), tode (genitivo), toby (dativo) kaj ton (akuzativo).

SubstantivojRedakti

La substantivoj havas la naturan ĝenron. La viraj substantivoj finas per -o; la inaj, per -e kaj la neŭtralaj per -a (konkretaj) kaj -u (abstraktaj). Ekz.: to homino (la viro), te femine (la virino), ta cita (la urbo), ta modestiu (la modesteco). La substantivoj faras la pluralon per -s.

SpecimenojRedakti

Nombroj (1-10): una, dua, tria, quadra, quinqua, sexa, septa, octa, nova, deka.

Unuaj versoj de patro nia: "Patro miso, quo er in coela, nama tü sanctore kingdoma tüa kommire, tüa willu fairore sur erda ut in coela. Donnare misbi misan brodan taglian; pardonnare missas dettas uti mis pardonnars misosbi debitorosbi..."

BibliografioRedakti

  • F. Bodmer: The Loom of Language (1943), p. 442
  • Moser, Hans: Zur Universal-Sprache: kritische Studie ueber Volapük und Pasilingua, Berlin [Neuwied]: Heuser, 1887 (32 p.), 408.9 M853u
  • Steiner, Paul: Elementargrammatik nebst Übungsstücken zur Gemein- oder Weltsprache Pasilingua, Neuwied: 1885 (80 p.)
  • Steiner, Paul: Summary of the universal language Pasilingua, Neuwied: 1900 (35 p.)

La projekto ricevis la bibliotekan klasifikon 418 “1885” de Biblioteko Butler.