Ŝimonoseko

urbo en gubernio Yamaguchi, Japanio
(Alidirektita el Ŝimonoseki)

Ŝimonoseko[1] (japane 下関市, prononco [ŝimonoSEki-ken], per transliterigo Hepburn Shimonoseki-ken) estas urbo kiu apartenas al la gubernio Yamaguchi, prononco [jamaGUĉi], en la sudokcidento de la ĉefinsulo Honŝuo de Japanio.

Ŝimonoseko
japane 下関市
Kerna urbo
Centro de Ŝimonoseko kaj la markolo Kanmon
Flago
Oficiala nomo: 下関市
Lando Japanio Japanio
Insulo Honŝuo
Regiono Ĉugoku
Parto de gubernio Yamaguchi
Situo Ŝimonoseko
 - koordinatoj 33° 57′ 00″ N 130° 56′ 00″ O / 33.95000 °N, 130.93333 °O / 33.95000; 130.93333 (mapo)
Areo 716,14 km² (71 614 ha)
Loĝantaro 280,386 (01.10.2010)
Denseco 391,52 loĝ./km²
Urbestro Tomoaki Nakao (de 2009)
Horzono GMT (UTC+9)
Poŝtkodo
Arbo Sakuro
Floro Rododendro
Fiŝo Takifugo [?]
Insekto Lampiro
Situo de Ŝimonoseko enkadre de gubernio Yamaguchi
Situo de Ŝimonoseko enkadre de gubernio Yamaguchi
Situo de Ŝimonoseko enkadre de gubernio Yamaguchi
Situo de Ŝimonoseko enkadre de Japanio
Situo de Ŝimonoseko enkadre de Japanio
Situo de Ŝimonoseko enkadre de Japanio
Situo enkadre de Azio
Situo enkadre de Azio
Situo enkadre de Azio
Vikimedia Komunejo: Shimonoseki
Retpaĝo: Oficiala retejo

Geografio

redakti

Ŝimonoseko situas aliflanke de la urbo Kitakjuŝu sur insulo Kjuŝuo, kun kiu ĝi estas ligata tra tuneloj, kampoj kaj la Kanmon-ponto.

Historio

redakti

Ĝis novepoko, oni nomis la komunumon Akamagaseki, mallonge Bakan. La alinomado okazis la 1-an de junio 1902 al Ŝimonoseko.

En la urbo okazis en 1895 la subskribo de traktato de Ŝimonoseko, kiu finis la unuan japanan-ĉinan militon daŭrintan de 1894 ĝis 1895.

Ekonomio

redakti
 
la sanktejo Akama dediĉita al la japana infana imperiestro Antoku

Ŝimonoseko estas grava fiŝada haveno. Krom la prilaboro de la fiŝoj (precipe fuguoj) estas ekonomie gravaj branĉoj: ŝipkonstruado, kemiaj fabrikoj, inĝenieraj oficejoj kaj ankaŭ turismo. La plej grava turisma allogaĵo estas la sanktejo Akama, kiu estas dediĉita al la japana infana imperiestro Antoku (en vikidatumoj, kiu mortis nur 6-jara).

La urbo estas grava trafika punkto. Jam en 1905-45 trafikis tage fervojaj pramoj al Pusano (Busano) / Koreio kun rekta aliĝo al la transsiberia fervojo: Busano-Seulo-Uiju (Ĉinio), Andong-Mukden-(Rusio/Sovetunio), Manĝurio ktp. Ekde 1967 oni reestablis denove la regulan pasaĝeran trafikon al la aziaj najbaroj. Hodiaŭ trafikas ĉiutage pramoj al Busano / Koreio, dufoje semajne - al Ĉingdaŭo / Ĉinio ktp..

Esperanto

redakti

Ŝimonoseki estas konata de la plej frua tempo en Esperantujo danke al la du aktivuloj Nohara Kiuiĉi kaj Ueyama Masao. De 2013 Ŝimonoseko estas la hejmo de la Esperanto-Biblioteko en Ŝimonoseko, fondita kaj prizorgata de Nitta Takamichi.

Instruado

redakti

Interalie aktivas en la urbo

  • en publika instruado
    • urba universitato de Ŝimonoseko (下関市立大学, Shimonoseki shiritsu daigaku)
  • en privata instruado
    • universitato Baiko Gakuin (梅光学院大学, Baikō gakuin daigaku)
    • universitato de Orienta Azio (東亜大学, Tōa daigaku)

Gravaj personoj de la urbo

redakti
  • Yoshimasa Hayashi (n. en 1961), ministro pri defendaj aferoj
  • Kinuyo Tanaka (aktorino kaj reĝisorino)
  • Norio Wakamoto (voĉaktoro)
  • Yoshiaki Takaki (politikisto)

Partneraj urboj

redakti

Najbaraj urboj kaj komunumoj

redakti

Notoj kaj referencoj

redakti
  1. La ĝis nun sola esperantlingva atlaso, Poŝatlaso de la mondo de 1971 el Prago, dokumentigas esperantigon "Ŝimonoseko" en la mapo 24, kaj same en listo en paĝo antaŭ tiu du-paĝa mapo.

Eksteraj ligiloj

redakti