Lampiro
Lampiro (Lampyris) estas insekta genro en la familio de lampiredoj, ordo de koleopteroj.
![]() | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Specioj
| ||||||||||||
L. noctiluca | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Tutmonde ekzistas ĉ. 2000 specioj. Multaj, sed ne ĉiuj, kapablas elsendi lumon; tio servas precipe por allogi seks-partneron. La lumo rezultas el komplika bio-kemia procezo, kiu preskaŭ ne produktas varmon, male al ĉiuj teknikaj lumigiloj. Iuj specioj lumas konstante, aliaj intermite; ĉe iuj lumas ambaŭ seksoj, ĉe aliaj nur la femaloj.
El tiu eco devenas la popola nomo de la insekto en pluraj lingvoj, ankaŭ la esperanta lumvermo.
Specioj Redakti
- Lampyris algerica Ancey, 1869
- Lampyris ambigena Jacquelin du Val, 1860
- Lampyris angustula Fairmaire, 1895
- Lampyris brutia Costa, 1882
- Lampyris fuscata Geisthardt, 1987
- Lampyris germariensis Jacquelin du Val, 1860
- Lampyris hellenica Geisthardt, 1983
- Lampyris iberica Geisthardt et al., 2008
- Lampyris lareynii Jacquelin du Val, 1859
- Lampyris monticola Geisthardt, 2000
- Lampyris noctiluca Linneo, 1767
- Lampyris orientalis Faldermann, 1835
- Lampyris pallida Geisthardt, 1987
- Lampyris pseudozenkeri Geisthardt, 1999
- Lampyris raymondi Mulsant & Rey, 1859
- Lampyris sardiniae Geisthardt, 1987
- Lampyris zenkeri Germar, 1817
Lampyris noctiluga estas nomata granda lampiro. Specio de alia genro, Phausis splendidula aŭ Lamprohiza splendidula estas nomata malgranda lampiro
Ekologio Redakti
Lampiroj, iam kutimaj, malaperis el la stratoj de Manilo pro tro da tokseco de la poluita aero.