Scottsdale (Arizono)
Scottsdale estas grandurbo en Usono, en subŝtato Arizono, en distrikto Maricopa. La urbego apartenas al aglomeraĵo de Fenikso (urbo).
Scottsdale | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo de Usono urbego vd | |||||
Flago | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 85250–85271 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 241 361 (2020) [+] | ||||
Loĝdenso | 505 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 33° 30′ N, 111° 56′ U (mapo)33.493055555556-111.92611111111Koordinatoj: 33° 30′ N, 111° 56′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 380 m [+] | ||||
Areo | 477,631028 km² (4 776 3.1 028 ha) [+] | ||||
Horzono | montara horzono de Nordameriko [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Scottsdale, Arizona [+] | |||||
Bazaj informoj
redakti- Koordinatoj: 33° 30′ N 111° 56′ U / 33.500 °N, 111.933 °U (mapo)
- Areo: 478 km²
- Loĝantaro: 217 385 (en 2010)
- Supermara alteco: 380 m
- Horzono: UTC-7h
- Poŝtkodoj:
- Telefonkodoj: 480
Geografio
redaktiScottsdale situas sur montetaro laŭ riverbordo en la sudokcidenta landparto de Usono, en la meza parto de Arizono. Fenikso, Mesa kaj Tempe (Arizono) troviĝas proksime.
Historio
redaktiEn la nuna Scottsdale estis grava kulturo jam antaŭ la eŭropanoj. En 1868 angloj faris pli moderna la irigacian kanalon de indianoj. Baldaŭe alvenis spertaj terkultivistoj Scott-fratoj, pri kiuj la urbego havas la nomon ekde 1894. Ĝi iĝis populara feriejo, poste dormourbo de Fenikso.
Ekonomio
redaktiEn Scottsdale la plej grava estas la turismo, estas menciinda ankaŭ la kuracturismo kaj la butikumado.
Trafiko
redaktiScottsdale havas municipan flughavenon. En la urbego aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn.
Klimato
redaktiScottsdale havas senpluvan aŭ dezertan klimaton. La temperaturo averaĝe varias inter 13-30 °C. La varmo kulminas inter junio-aŭgusto foje kun 48 °C, inter oktobro-aprilo okazas eĉ frostoj. Jare pluvas po 238 mm, junie ĝenerale neniam pluvas. La pluvo kulminas en aŭgusto.
Vidindaĵoj
redaktiFamuloj
redaktiEn Scottsdale mortis Elisabeth Kübler-Ross.
Ĝemelurboj
redaktiFontoj
redakti- Képes Világatlasz ISBN 963 8475 38 2
- Anglalingva Vikipedio