Biblioteko de Esperantista Klubo en Brno
Biblioteko de Esperantista klubo en Brno posedas ĉirkaŭ 3 mil titolojn, ekde 1901, kiam la Esperantista klubo en Brno estis fondita. La biblioteko travivis ambaŭ mondmilitojn kaj multajn translokiĝojn, kelkaj libroj estis perditaj, sed la kerno ĉiam saviĝis kaj estis kompletigata per novaj libroj. Nuntempe la bibliotekon prizorgas prezidanto de la klubo Miroslav Malovec.
Biblioteko de Esperantista Klubo en Brno | |
---|---|
biblioteko | |
Lando | Ĉeĥio |
Situo | Brno |
Estiĝo | 1901 |
Eksteraj ligiloj
redakti- Esperanto-Biblioteko en Brno Arkivigite je 2013-06-23 per la retarkivo Wayback Machine