Esperantista klubo en Brno

La Esperantista klubo en Brno estas la plej malnova esperanto-klubo en Ĉeĥio kaj sur la teritorio de la iama Aŭstrio-Hungario. Ĝi daŭrigas la tradicion de la Unua societo de aŭstriaj esperantistoj, kiu fondiĝis en Brno, la ĉefurbo de Moravio, jam en la jaro 1901.

Programo kaj rilatoj kun aliaj grupoj

redakti

Flanke de la Esperantista klubo en Brno ekzistis dum la jaroj 2003 ĝis 2014[1] en la urbo ankaŭ Societo por la internacia lingvo Esperanto en Brno, kiu estis memstara civitana asocio registrita laŭ la ĉeĥia juro, sed kiu kunlaboris kun la klubo kaj kunhavis kun ĝi signifan parton de la membraro. Kunvenoj de la klubo okazas ĉiusemajne en la urbocentro. La iama Societo antaŭe preparadis komunan programon kun la klubo ĉiun trian merkredon en la urboparto Kohoutovice, kutime kun pli nombra partoprenantaro.

Krom la du menciitaj grupoj ekzistas en Brno ankaŭ neformala grupo kun nomo Brna klubo de ĈEJ, kiun konsistigas la lokaj reprezentantoj de Ĉeĥa Esperanto-Junularo (ĈEJ) kiuj vivas aŭ studas en Brno kaj ĉirkaŭaĵo.

Historio

redakti

La historio de la Esperantista klubo en Brno estas priskribita en apartaj artikoloj, el kiuj ĉiu priskribas unu periodon laŭ jar-intervaloj:

1900-1914 1919-1938 1939-1945 1946-1952 1952-1968 1969-1989 1990-nun

Vidu ankaŭ

redakti

Referencoj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti