Esperanto-kolekto de Urba Muzeo en Česká Třebová

Esperanto-kolekto de Urba Muzeo en Česká Třebová estas iama biblioteko de la Esperanto-klubo de Prago, kiun fondis Jaroslav Šustr. Proksimume 6 mil libroj.

Esperanto-kolekto de Urba Muzeo en Česká Třebová
muzeo
Esperanto-biblioteko, kolekto [+]

LandoĈeĥio
SituoČeská Třebová

vdr

En 1994 la Esperanto-klubo en Prago perdis sian ĉambron (novaj posedantoj de domo nuligis la luon) kaj ekestis problemo, kion fari kun la plej valora ĉeĥa biblioteko de esperantaĵoj. Tiam samideano Jiří Pištora, tiama direktoro de Urba Muzeo en Česká Třebová, proponis ĉambron en la muzea deponejo kaj promesis profesian prilaboron de la kolekto. Ankaŭ la urbo Česká Třebová konsentis kaj estis subskribita kontrakto inter Ĉeĥa Esperanto-Asocio kaj la muzeo, ke la libroj apartenas al la asocio (do en la kazo de nuligo de la Esperanto-fako en la muzeo ili estos redonitaj). Tiel estiĝis la Esperanto-fako en la muzeo, kiu ne nur prilaboris librojn kaj gazetojn, sed kolektas ankaŭ aliajn esperantaĵojn, leterojn de gravaj esperantistoj, klubajn informilojn kaj informilojn, simple ĉion, kio povas post jardekoj interesi estontajn historiistojn.

Eksteraj ligiloj redakti