Malfermi la ĉefan menuon
simpla surmura ligna breto
librobretaro.

Breto estas horizontala tabulo aŭ plato, por surmeti objektojn. Ĝi estas pli larĝa kaj pli dika ol lato, okaze de lignobreto. El la unuopaj bretoj oni povas formi bretaron.

Bretoj (bretaro) estas kutime faritaj el fortaj materialoj kiel ligno aŭ ŝtalo, kvankam oni produktas ĝin el vitro aŭ plasto por teni malpezajn objektojn. Ili estas uzataj en hejmo, komerco, vendejo aŭ aliloke por teni erojn, kiuj estas montritaj, konservitaj aŭ proponataj por vendi. La bretaro estas ofte levita de la grundo kaj kutime ankrita/apogita sur ĝiaj pli mallongaj flankoj per fiksiloj. Ĝi ankaŭ povas esti tenata de kolonoj.

Bretaro povas esti alligita al muro aŭ alia vertikala surfaco, esti suspendita de plafono, esti parto de memstara kadro-unuo, aŭ ĝi povas esti parto de meblo kiel en kabineto, librejo, distra centro. Kutime du ĝis ses bretoj konsistigas unuon, ĉiu breto estas ligita kutime al la vertikalaj aŭ diagonalaj subtenoj kaj poziciigita paralele unu super la alia. Breto kun kaŝitaj internaj krampoj estas nomata flosanta breto.

La longeco de la breto baziĝas je la spacaj limigoj de ties sidloko kaj la kvanto de pezo, kiun ĝi devas teni. La vertikala distanco inter la bretoj baziĝas sur la spacaj limigoj de la sidloko de la unuo kaj la alteco de la objektoj; alĝustigeblaj bretaj sistemoj permesas ŝanĝi la vertikalan distancon. La bretaro povas esti lok-ligita aŭ esti ia formo de movebla bretaro. La plej grandajn pezojn povas porti la paled-bretaro.


Laŭ Francisko Azorín breto estas Horizontala tabulo por surmeti objektojn.[1] Li indikas etimologion el latina fretus (subtenaĵo). Kaj aldonas terminojn bretaro, nome "Meblo konsistanta el pluraj bretoj. Etaĝero".[2]

Laŭ Francisko Azorín tabulo estas Peco de ligno el trunko laŭlonge segita, plata k. sufiĉe larĝa. Simila plataĵo el ŝtono.[3] Li indikas etimologion el la latina tabula (tabulo). Kaj li aldonas la terminojn tabularo, por planko, podio formita per kunigitaj tabuloj; memortabulo, por tabulo, plataĵo dediĉita je memoro de homo aŭ jaro; tabuli, por kovri per tabuloj ion; tabulaĵo, por io farita eñ tabuloj; tabuleto, tabulego.[4]

Vidu ankaŭRedakti

  • Tabulo
  • "Bretaro", projekto de kelkaj esperantistoj, kiuj provas establi "superkatalogon" pri ĉiuj libroj en aŭ pri Esperanto.

NotojRedakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 40.
  2. Azorín, samloke.
  3. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 196.
  4. Azorín, samloke.