21-a SAT-Kongreso 1948
kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda
La 21-a Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) okazis en Amsterdamo en 1948. Ĝin partoprenis 1219 homoj el 19 landoj. La kongreson salutis la vicurbestro, diversaj sindikataj gvidantoj kaj alispecaj eminentuloj. La literatura komitato de FLE iĝis tiam la literatura komitato de SAT. Aperis kongresa gazeto, titolita La Voĉo de l'Kongreso.
21-a SAT-Kongreso 1948 | ||
---|---|---|
Loko | Amsterdamo | |
← Antaŭa | Sekva → | |


Prelegoj
redakti- s-o Van den Starre: pri Bellamy
- Gaston Waringhien: pri la Ido-krizo