19-a SAT-Kongreso 1939

kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda

La 19-a Kongreso de SAT okazis en Kopenhago inter la 5-a kaj la 10-a de aŭgusto 1939. Ĝin partoprenis 568 homoj el 13 landoj (aliĝis 622 el 15 landoj). Inter la organizantoj troviĝis Paul Neergaard kaj Poul Thorsen. La kongreso estis oficiale akceptita de la urbestraro. Okazis ekstera publika kunvenego en popola parko. Aperis ĉiutage kongresgazeto. Estis aprobita regularo pri funkciado de LEA-Komitato. Unuafoje okazis politika diskutkunveno, dum kiu ĉiu povis prezenti sian vidpunkton. Tiu ĉi kongreso de SAT estis la lasta antaŭ la Dua Mondmilito.

19-a SAT-Kongreso 1939
Loko Kopenhago
Ekde 5-a de aŭgusto 1939
Ĝis 10-a de aŭgusto 1939
Organizanto Sennacieca Asocio Tutmonda
← Antaŭa Sekva →
vdr
SAT-Kongresmarko 1939.
Antaŭ la kongresejo

Laborista universitato redakti

  • Raso kaj klaso, de Paul Neergaard
  • La laborista movado en la aktuala situacio, de Ejnar Norman
  • Loĝeja kulturo de Johs. E. M. Kjær
  • Edukado - sur bazo de praktikaj spertoj el la lernejaj reformoj de Vieno, de Otto Simon
  • Seksa kulturo, de J. H. Leunbach
  • Krimeco kaj kulturo­krimeco kaj klaso, de Josef Simon

Kulturaj aranĝoj redakti

  • Prezento de Petro kiel muzikdramo.

Eksteraj ligiloj redakti