Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Petro [1] estas esperantlingva lernolibro, laŭ duonrekta kaj duongramatika metodo, eldonita de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) por uzo en laboristaj rondoj.

Petro
Aŭtoro diversaj
Eldonjaro 1925
Urbo Lepsiko
Eldoninto SAT
Paĝoj 63
vdr

Historio redakti

La unua eldono aperis en 1925. Ĝin redaktis Norberto Bartelmes kaj Rikardo Lerĥner, tiam dungitaj oficistoj de SAT en Lepsiko, dum siaj laborpaŭzoj. La libro ricevis tre grandan sukceson, kaj estis plurfoje reeldonita.

La 5-a eldono (1932) estis komplete reprilaborita de Norberto Bartelmes laŭ konsiloj de kursgvidantoj. Pro konfisko de pluraj miloj da ekzempleroj en germana presejo, en 1934 aperis antaŭtempe 6-a eldono. Sepa eldono okazis en 1939, la 8-a kaj lasta okazis en 1956.

Petro ankaŭ estis surscenigita kiel muzikdramo dum kongreso de SAT en 1939.

Enhavo redakti

Kvankam instrulingva celo, ĝi estas kortuŝa anarkiisma verko preskaŭ inĝenua kaj romantika, pri knabo de laborista familio dum granda ekonomia krizo de intermilita periodo en gramatike progresaj lecionoj.

Recenzoj redakti

 
 Ĝi speciale taŭgas por kombinita metodo, tio estas duone rekta kaj duone gramatika. Ĝi vere enhavas leg- kaj instrumateriaton sufiĉan por plena ellernado. 
— 1931, Georges Stroele, Esperanto, paĝo 167

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti