Jonathan Høegh Leunbach

D-ro Jonathan Høegh LEUNBACH (filo) ['lɔjnbɑk] (naskiĝis la 16-a de Decembro 1884 – mortis la 24-a de Septembro 1955) [1], kuracisto, seksologo, estis dana esperantisto en la komenco de la 20-a jarcento. Li estia ano de SAT kaj de Universala Ligo por Seksa Reformo[2]. Li partoprenis la 19-an SAT-Kongreson 1939, kiam prelegis pri la temo Seksa kulturo.

Jonathan Høegh Leunbach
Persona informo
Naskiĝo 16-an de decembro 1884 (1884-12-16)
en Lidemark Parish
Morto 24-an de septembro 1955 (1955-09-24) (70-jaraĝa)
en Camogli
Tombo Hellerup Cemetery
Lingvoj dana
Ŝtataneco Danio
Okupo
Okupo kuracisto
vdr

Vivo kaj laboro redakti

Jonathan Leunbach estis la filo de Jørgen Høegh Leunbach (1842-1903) kaj Cassandra Wilhelmine Hjardemaal (1845-1925).[3] Li magistriĝis pri medicino en 1912 kaj laboris kiel ĝenerala kuracisto en Brønderslev, Jylland 1915-1917. Post kelkaj jaroj da hospitala dungado en Kopenhago, li establis sin ĉi tie en 1922 kiel ĝenerala kuracisto.[4]

Estante socialisto, Leunbach estis favora al la sekspolitikaj ideoj de Wilhelm Reich. En la 1920-aj jaroj li konatiĝis al publiko tra sia agitado por pli bona seksinstruado, sekura kaj pagebla kontraŭkoncipo kaj libera aliro al aborto, precipe por malriĉaj familioj kun multaj infanoj. En 1924, kune kun verkisto Thit Jensen li iniciatis la Foreningen for seksuel Oplysning (Organizo por Seksa Konscio), kiu laboris por la rajto de virinoj uzi kontraŭkoncipilojn, precipe la diafragmon.

Thit Jensen interrompis ŝian kunlaboron kun Leunbach en 1928, ĉar ŝi ne apogis lian laboron por induktita aborto. [5] Internacie, Leunbach estis respektata nomo, estante kunfondinto de la Verdensligaen for seksuel Reform (Monda Ligo por Seksa Reformo) en Kopenhago en 1927, dum en Danio li havigis masivan reziston de la plej multaj politikaj partioj, medicinaj kaj ekleziaj komunumoj same kiel la organizaĵo por la rajtoj de virinoj Dansk Kvindesamfund.

En la fruaj 1930-aj jaroj, Leunbach faris proksimume 300 abortojn, [4] kaj li estis akuzita dufoje je kunkulpeco en kontraŭleĝa aborto. Li estis kondamnita en 1936 al tri monatoj da mallibero,[6]. Li perdis siajn civilajn rajtojn dum kvin jaroj, inkluzive de malpermeso de labori kiel kuracisto. Li kaj kelkaj samtempuloj rigardis tion kiel politikan malliberon. La laboro de Leunbach helpis lanĉi debaton pri aborto, kiu en 1937 igis la danan parlamenton pasigi la unuan abortleĝaron de Danio, kiu reduktis la punon por induktita aborto kaj donis pli bonajn ŝancojn lasi virinon aborti pro sankialoj.

En 1939, la privata organizo Mødrehjælpen (Helpo de Patrinoj), kiu estis kreita en 1924 por helpi gravedajn virinojn havi sian infanon, nekonsiderante ĉu ili estis edziĝintaj aŭ fraŭlaj, fariĝis parto de la publika dana socia sistemo. [7] .

Leunbach mortis en dronakcidento en Italio kaj estas entombigita en Tombejo Hellerup.

Verkoj redakti

  • Jonathan Leunbach (1925): Racehygiejne - Arvelighed og Udvikling, Martins Forlag, 95 sider
  • Jonathan Leunbach (1927): Kvinden og Forplantningen (Hvad alle Kvinder bør vide), Ny Tids Forlag, København
  • Jonathan Leunbach (1932): Kvinder i nød - Breve til en læge, Levin og Munksgaards Forlag
  • Jonathan Leunbach (1933): Kønslivets Ejendommeligheder - en vejledning til forstaaelse af det menneskelige sexuallivs fejlsporinger, Oplysning no. 5, Herman Larsens forlag, 37 sider
  • Jonathan Leunbach (1935): Kønslivet og sundheden - med en vejledning i svangerskabsforebyggelse, I. Fr. Clausens Forlag, København
  • Jonathan Leunbach (1936): Straf eller forebyggelse - Kritik af svangerskabskommissionenes betænkning og regeringens lovforslag, I. Fr. Clausens Forlag/Dansk Sexpol
  • Jonathan Leunbach (1946): Kønslivet og sundheden - med en illustreret vejledning i svangerskabsforebyggelse, Dansk Sexpol, København

En Esperanto redakti

  • Jonathan Leunbach (1914): Ne juĝu! (originala romano). Eld.: Andr. Fred . Host & Son, Kopenhago, 1914.
 
 Libreto verkita en flua Esperanto kaj traktanta kelkajn dramajn, malgajajn flankojn de la vivo. 
— Belga Esperantisto n069 (jul 1914)

En popola kulturo redakti

Leunbach estas menciita en la 0-a epizodo de la dana televidserio Matador, en kiu en 1935 iu rolulo kreas tumulton en la urbo apogante liajn pensojn pri aborto.[8][7][9]

Referencoj redakti

  1. Jonathan Hoegh Leunbach. Alirita 4 March 2019.
  2. Enciklopedio de Esperanto/S
  3. B8rgen-H%C3%B8egh-Leunbach/6000000032962371954 Jørgen Høegh Leunbach. Alirita 4 marto 2019.
  4. 4,0 4,1 Medicinsk Museion - Jonathan Leunbach. Arkivita el dk/da/aktuelt/udstillinger/9-laeger-9-liv/de-9/jonathan-leunbach/ la originalo je 2019-03-06. Alirita 4 marto 2019.
  5. title=Det frivillige hellige moderskab - Gyldendal - Den Store Danske|website=Denstoredanske.dk|accessdate=4 marto 2019}}
  6. Forsvar for Leunbach. Alirita 4 marto 2019.
  7. 7,0 7,1 Doktor Leunbach. Alirita 4 marto 2019.
  8. Matador - 10. Alirita 4 March 2019.
  9. Matador : efter idé af Lise Nørgaard 10. episode : "I DISSE TIDER" : Manuskript: Lise Nørgaard. Alirita 4 March 2019.