Kolĉapo estas kontraŭkoncipilo barila.

Kolĉapo
Enmeto de kolĉapo

Eco redakti

Kolĉapo similas al ĉapo. Ĝi estas metita funde de la uterkolo por malhelpi la trapason de spermatozooj neniigante ilin. La plej disvastigita kolĉapo nomiĝas Ovès kaj estas vendata ekde la jaro 1998.

Uzo redakti

Antaŭ tuŝi la kolĉapon, ĉu por meti aŭ por forpreni ĝin, gravas manlavado por ne enmeti bakteriojn en la vaginon.

La kolĉapo devas esti metita sufiĉe frue antaŭ la amoro kaj la uzo de spermoneniigilo estas konsilegita. La kolĉapo restu almenaŭ ok horojn post la lasta ejakulado kaj maksimume dudek kvar horojn post la amoro en la vagino.[1]

Kolĉapoj kiel kondomoj estas el latekso, oni do ne uzu oleajn produktojn. Vaginaj lubrikaĵoj plirapidigos detruon de la kolĉapo kaj pligrandigas la riskon de rompo de la ĉapo.

Post purigado per sapa akvo, oni povas reuzi la ĉapon. Konsilindas ŝanĝi ĝin post du jaroj.

Avantaĝoj kaj malavantaĝoj redakti

Kolĉapon oni ofte kombinas al diafragmo, kiu estas alia barila kontraŭkoncipilo. Sed la kolĉapo estas pli facile enmetebla ol la diafragmo. La kolĉapon oni povas forpreni malpli frue ol la diafragmon (ĝis 72 horojn kontraŭ 24).

Sed ĝi malpli bone efikas ol la diafragmo, observeblas 10 ĝis 20 % da malsukcesoj.

Same kiel diafragmo, la kolĉapo ne protektas kontraŭ veneraj malsanoj. Tiucele la kondomo estas la plej efika ilo.

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Choisir sa Contraception - INPES. Arkivita el la originalo je 2007-10-13. Alirita 2008-04-09.

Bibliografio redakti

  • Contraception, de David Serfaty et Coll., (Paris, Masson, 2°édition, 2002).
  • La Contraception en 10 leçons, de David Elia (Minerva, Genève, 1998).
  • Contraceptions, Mode d'emploi, de Martin Winckler (Au Diable Vauvert, 2°édition, 2003).

Vidu ankaŭ redakti