Sörla þáttr eða Heðins saga ok Högna estas mallonga rakonto el la pli etenda versio Óláfs saga Tryggvasonar en mesta[1] trovita en la manuskripto Flateyjarbók,[2] kiu estis verkita kaj kompilita de du kristanaj pastroj, nome Jon Thordson kaj Magnus Thorhalson,[3] fine de la 14a jarcento. La rakonto ekas 24 jarojn post la morto de Fróði, kaj okazas en la 9a kaj la 10a jarcentoj.

Sörla þáttr
literatura verko
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
Ĝenro legenda sagao
vdr
Detalo el la ŝtonoj de Stora Hammars, nome bildŝtono en Gotlando.
Detalo el la ŝtono de Smiss (I), Gotlando.

Enhavo redakti

Ĝi estas rakonto kiu enhavas historion pri kiel Freja akiris kolieron el la Nanoj, kiel tio kondukis al sangelverŝa milito, kaj kiel Olaf Tryggvason alportis pacon al la lando.

La historio paraleligas elementojn de pli fruaj historioj kiaj Heimskringla (eŭhemerizigo de varoj), partoj de la poemo Lokasenna (akuzo fare de Loki ke Gefjon kuŝis kun knabo por koliero), partoj de la poemo Húsdrápa (Loki ŝtela la kolieron Brisingamen), kaj la senfinan batalon Hjaðningavíg (variaj pli fruaj fontoj). Fine de la historio, la alveno de kristanismo dissolvas la malnovan kiu tradicie pluas ĝis Ragnarök.

La historio estis priskribita kiel "post-klasika" pro elementoj kiaj la priskribo de Loki kiel "ruza" sen ŝajna ironio, prezentante Freja kaj Loki kiel kortegoservistoj, kaj la malferma reprezento de la sekseco de Freja.[2] La fakulo de la 19a jarcento nome Benjamin Thorpe aludis al la rolo de Freja en la rakonto kiel "sufiĉe tikla".[4]

Referencoj redakti

  1. The Proza Edda. Rasmus B. Anderson trad. (1897) Chicago: Scott, Foresman & Co. (1901).
  2. 2,0 2,1 Lindow (2002:280-281).
  3. Rasmus B. Anderson, Introduction to the Flateyjarbók. Norræna Society, London (1908). "The priest Jon Thordson wrote the story of Erik Vidforle and both the Olaf Sagas; but the priest Magnus Thorhalson wrote what follows and also what goes before, and revised the whole, thus dedicating the work: "May God Almighty and the Virgin Mary bless both the one that wrote and the one that dictated!"
  4. Thorpe (1866:63).

Bibliografio redakti

  • Lindow, John (2002). Norse Mythology: A Guide to the Gods, Heroes, Rituals, and Beliefs. Oxford University Press. ISBN 0-19-515382-0
  • Thorpe, Benjamin (Trad.) (1866) The Elder Edda of Saemund Sigfusson. Norrœna Society.

Eksteraj ligiloj redakti