Loki

nord-ĝermana dio

Lokio estis, en la nord-ĝermana mitologio, unu el la gigantoj, kiu sukcesis infiltri la diaron kaj eĉ iĝi adoptita frato de Odino. Fine tamen, lia malica naturo dominis, kaj li instigis la morton de Baldr. Dum ragnarök, Lokio gvidos la malicajn fortojn en la lasta lukto kontraŭ dioj kaj homoj.

Loki
La puno de Loki
La puno de Loki
nord-ĝermana diaĵo • formoŝanĝanto
Verko nord-ĝermana mitologio
Informoj
Originala nomo Loptr
Eble sama Lóðurr
Sekso vira
Loĝloko Midgard, Asgardo
Familio Gigantoj/Azoj
Patro Fárbauti
Patrino Laufejo
Gefratoj Býleistr • Helblindi
Edzo/Edzino Sigjun
Kunulo Angrboða
Infanoj Nari • Váli • JörmungandrFenriroHelSleipnir
Malamikoj Hejmdal
vdr

Psiĥologie, Lokio estas preskaŭ same komplika kiel Ódhinn. Li povas libere sin transformi (kaj transseksi); pro tio, aldone al lia malico, li estas dramaturge inspira, kaj li estas unu el la tri roluloj - kune kun Odino kaj Thoro - kiuj plej ofte aperas en la nord-ĝermanaj mitoj.

Kun sia edzino Sigyn, Lokio havas du filojn ; kun la gigantino Gullveig aŭ Angrbodha, li havas tri pluajn infanojn, nome la mortintodiinon Hel, la gigantan lupon Fenrir kaj la eĉ pli gigantan serpenton Midhgardsormr, kiu nuntempe kuŝas ĉirkaŭ la tutan teron. Rilate al ili, tamen diskutindas ĉu Loki estas patro aŭ patrino, ĉar li mem naskis ilin, manĝinte la koron de Gullveig kiam ŝi estis (trifoje) bruligita.

En ragnarök, Fenriro manĝos Odino, kaj Midhgardsormr per sia veneno mortigos Toron.

Same patrina estas la rolo de Loki rilate Sleipnir, la ok-kruran ĉevalon de Ódhinn, kiun li naskis en formo de ĉevalino, forloginte virĉevalon kiu helpis al la konstruo de muro ĉirkaŭ Azbieno.


Eksteraj ligiloj redakti