Stevns
La komunumo Stevns en Danio en sia nuna formo ekestis komence de la jaro 2007 kadre de administra reformo de la lando, per unuigo de la ĝistiamaj komunumoj Stevns kaj Vallø. La 1-an de januaro 2008 la komunumo havis 29 180 loĝantojn. La komunuma teritorio situas sur la insulo Sjælland kaj estas parto de la – ankaŭ dum 2007 nove kreita – samnoma administra regiono Sjælland.
Stevns | |||||
---|---|---|---|---|---|
komunumo de Danio vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
Lando | Danio | ||||
Regiono | Sjælland | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 4660 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 22 260 (2016) [+] | ||||
Loĝdenso | 90 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 55° 20′ N, 12° 19′ O (mapo)55.33333333333312.316666666667Koordinatoj: 55° 20′ N, 12° 19′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 17 m [+] | ||||
Areo | 247 km² (24 700 ha) [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Stevns Kommune [+] | |||||
La teritorio situas sude de la dania ĉefurbo Kopenhago kaj ampleksas la plej grandan parton de la duoninsulo Stevns, laŭ kiu nomiĝas la komunumo. Inter la vidindaĵoj de la komunumo estas la kastelo Gjorslev kaj la marborda klifo Stevns Klint.
Eksteraj ligiloj
redakti- oficiala retejo de la komunumo (dane)
- interaktiva mapo pri la komunumoj de Danio (dane) Arkivigite je 2007-10-05 per la retarkivo Wayback Machine
Faxe | Greve | Guldborgsund | Holbæk | Kalundborg | Køge | Lejre | Lolland | Næstved | Odsherred | Ringsted | Roskilde | Slagelse | Solrød | Sorø | Stevns | Vordingborg