La akvonivelo estas alto de la maroj, riveroj, lagoj kaj kanaloj, kion oni mezuras per akvonivela indikilo. Tie oni mezuras ŝanĝojn de la supre menciitaj akvoj.

Akvonivela indikilo en Germanio

Punkto „0” redakti

Tiu punkto estas la iama plej malalta akvonivelo. La indikilo montras en skalo laŭ cm la aktualan akvonivelon. Tio estas plej ofte pozitiva, malofte negativa, kiel same mezurado de temperaturo. En Tiso oni fiksis la 0-punktojn jam en 1842.

Pleniĝo redakti

Se la indikilo montras ĝuste 0-on, la pleniĝo estas 0%. La ĉiama plej alta akvonivelo estas 100%. Inter la du valoroj povas esti:

  • 0 – 20% tre malalta
  • 21 – 40% malalta
  • 41 – 60% averaĝa
  • 61 – 80% alta
  • 81 – 100% tre alta.

La ŝipistoj profitas tiujn statistikaĵojn. Kaze de inundoj la mezuradoj tre helpas la defendojn.

Aliaj indikoj redakti

Krom la akvonivela alto kaj pleniĝo ofte mezuras ankaŭ la temperaturon kaj kaze de glacio staton de la akvo (ekzemple kovrata de glacio 20%-on aŭ la glacio estas stabile 30 cm-ojn dika).

Akvonivelaj indikiloj en Hungario redakti

Tiuj funkcias ekde la 19-a jarcento (en Buda kaj en Pozsony ekde 1823). Nun pli ol 300 funkcias en Hungario.

Ankaŭ vidu redakti