La Peene [PE:ne] estas 142 km longa rivero en la germana federacia lando Meklenburgo-Antaŭpomerio. Ĝia nomo devenas de la slava vorto "Pěna", kio havas la signifon "ŝaŭmo" respektive "ŝaŭma rivero".[1] La fonto de la rivero estas en la komunumo Gnoien; de tie la rivero fluas precipe orienten, ĝis apud la urbo Anklam ĝi enfluas la Baltan Maron en la markolo nomata Peenestrom, kiu dividas la maran insulon Usedom de la kontinento. Ĝia akvokolekta areo estas 5 110 km².

Peene
la rivero inter Verchen kaj Demmin
rivero
Bazaj informoj
Situo en Germanio, federacia lando Meklenburgo-Antaŭpomerio
Longeco 142 km
Fluo
Fonto apud Hellenthal
- Alteco super marnivelo 28 m
Enfluejo ĉe Anklam en la Baltan Maron
- Alteco 0 m
Altecodiferenco 28 m
Geografio
Trairataj urboj Neukalen, Demmin, Anklam
Alfluantoj
- Dekstraj Tollense, Kuckucksgraben, Stegenbach
- Maldekstraj Röcknitzbach, Trebel, Schwinge, Swinow, Libnower Mühlbach
Map
vdr

Bildaro redakti

Referencoj redakti

  1. Paul Kühnel: Die slavischen Ortsnamen in Meklenburg (tiel-ĉi, sen "c", germane: "la lavaj loknomoj en Meklenburgo"). En: Jahrbücher des Vereins für Mecklenburgische Geschichte und Altertumskunde, volumo 46, 1881, ISSN 0259-7772, paĝo 105: Pyana (altsl. pêna Schaum; poln. piana) adj. §. 21: „der schaumige (Fluß)“.