La lago Müritz (prononco [ˈmyʁɪts], de la slava vorto morcze = „mareto“, probable germanigita el la vorto morica de la formortinta polaba lingvo) troviĝas en la iom suda centro de la federacia lando Meklenburgo-Antaŭpomerio de Germanio. Ĝi havas surfacon de 112,6 km² kaj averaĝan profundaĵon de 6,5 m. La maksimuma profundaĵo estas 31 metroj.

Müritz
la lagomezo
la lagomezo
lago
Situo Meklenburgo-Antaŭpomerio, Germanio
Ĉefaj fontoj Elde
Ĉefaj elfluoj Elde, kanaloj Bolte kaj Mirow
Setlejoj Waren (Müritz), Röbel (Müritz)
Areo de la baseno 663 km²[1]
Datenoj
Koordinatoj 53° 25′ N, 12° 41′ O (mapo)53.41666666666712.68333333333362.1Koordinatoj: 53° 25′ N, 12° 41′ O (mapo)
Müritz (Meklenburgio-Antaŭpomerio)
Müritz (Meklenburgio-Antaŭpomerio)
DEC
Müritz
Müritz
Map
Müritz
Supermara alteco 62,1 m ü. NHN
Surfaca areo 112,6 km²[1]
Maksimuma longo 17,800 km[1]
Maksimuma larĝo 9,900 km[1]
Maksimuma profundo 31 m[1]
Averaĝa profundo 6,5 m[1]
vdr

Post la Bodenlago, kies areo dividiĝas inter la ŝtatoj Germanio, Aŭstrio kaj Svislando, la lago Müritz estas laŭ areo la dua plej granda lago de Germanio. La lago do estas la plej granda de Germanio, kies areo plene situas ene de la ŝtato.

la urba haveno de Waren
{{centre<boatejoj en Röbel}}
vintra glacivelado sur la lago

Geografio redakti

La laga baseno divideblas en plurajn golfetojn. La orienta lagoparto plejparte malprofundas, dum la okcidenta flanko havas plurajn profundejojn en diversaj golfetoj. Proksime de la urbo Waren en la nordo de la lago situas golfeto nomata Binnenmüritz, kiu nur havas malvastan istman konekton al la resto de la lago - en tiu golfeto situas la sume plej profunda laga loko, profunda 31 metrojn. Sude de la lago situas plia golfeto nomata Kleine Müritz, ankaŭ ligita per relative mallarĝa konekto. De nordo al sudo la lago ampleksas pli-malpli 29 kilometrojn, de orriento al okcidento pli-malpli 13 kilometroj.

La lago kolektas la akvon el teritorio de proksimume 663 km². De sudo al nordo ĝin trafluas la rivero Elde, pluraj kanaloj ligas ĝin al la okcidenta lago "Kölpinsee" kaj al la rivero Havel.

Loĝlokoj redakti

La plej granda urbo borde de la lago estas Waren (Müritz). Pliaj loĝlokoj estas (laŭ horloĝa direkto) Rechlin, Priborn, Vipperow, Ludorf, Röbel (Müritz), Gotthun, Sietow kaj Klink.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti